"La Zono kaj Vojo" estas mallongigo de "La Ekonomia Zono sur la Silka Vojo" kaj "La Surmara Silka Vojo en la 21-a Jarcento". En septembro kaj oktobro de 2013 Xi Jinping vizitis la Centran Azion kaj la Sudorientan. Dume li levis la iniciaton respektive al koncernaj landoj pri komuna konstruado de "La Ekonomia Zono sur la Silka Vojo" kaj "La Surmara Silka Vojo en la 21-a Jarcento".
La ĉefa enhavo de tiu iniciato estas praktikado de "politika interfluo, infrastruktura kunligo, komerca senpereco, kapitala kunfandiĝo kaj popola intimiĝo", ĝia principo estas "interkonsiliĝo, kunkonstruado kaj kunĝuo" kaj la celo "komunumo de interesoj, respondeco kaj estonteco".
"La Zono kaj Vojo" nepre devas esti vojo al paco, prospero, malfermo, kreivo kaj civilizo. Viglan respondon de la landoj laǔ "La Zono kaj Vojo" jam ricevis tiu konstruado, konforme al komunaj interesoj de ĉiuj koncernaj flankoj, sekvante la tajdon de la regiona kaj la tutmonda kunlaboroj. En la lastaj 4 jaroj, pli ol 100 landoj kaj internaciaj organizoj ne nur esprimis subtenon al tiu konstruado, sed ankaŭ aliĝis al ĝi. La Ĝenerala Asembleo kaj Sekureca Konsilio de UN kaj aliaj metis en siajn gravajn rezoluciojn la enhavon de tiukonstruado, turnante iom post iom koncepton en agon kaj perspektivan volon en realon, kun abundaj fruktoj.
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat