Intervjuoj
- Germana ekonomikisto: Sukceso de Ĉinio ĉe cifereca ekonomio estas granda ŝanco por la mondo
- Horst Loechel, profesoro pri ekonomiko ĉe la Frankfurta Lernejo de Financo kaj Administrado
- Homoj ne plu kredas onidirojn pri trudlaboro en Ĉinio
- Fakto estas, ke ĉina drako superis la usonan aglon kaj la pecoj sur la tabulo de monda geopolitiko moviĝas, indikante, ke ne eblas bremsi Ĉinion ŝanĝi la globan ŝakon.
- Rekorda partopreno de brazilaj firmaoj en ĈIIE!
- Okazinta inter la 5-a kaj la 10-a de novembro, la sesa Ĉina Internacia importa Ekspozicio (ĈIIE) kunigis milojn da eksponantoj el la tuta mondo. Brazilo, kiu partoprenas ĝin ekde la unua fojo, kaptis pli da atentoj ĉi-foje, kun nacia paviliono; budo aranĝita de Apex-Brasil (Brazila Agentejo por Antaŭenigo de Eksportoj) en la sektoro de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kun partopreno de 23 mez- kaj malgrandaj firmaoj; 11 firmaoj kun propra, memaranĝita budo; 18 firmaoj en la Kreiva Zono; kaj ok firmaoj reprezentataj en la budo aranĝita de la registaro de la subŝtato Matogroso.
- La rolo de universitatoj en daŭripova evoluigo
- Kiel institucioj kun la misioj eduki homojn, antaŭenigi sciencan esploradon kaj servi la socion, universitatoj devas ludi ŝlosilan rolon en la konstruado de daŭripova estonteco, sed kion ekzakte ili devas fari? Por diskuti la nunan situacion kaj la perspektivoj por la estonteco de Edukado por Daŭripova Evoluigo, la Instituto pri Edukado de Tsinghua-universitato en Pekino organizis la ĉi-jaran forumon "Supera Edukado por Daŭripova Evoluigo: Mondaj Perspektivoj kaj Praktikoj" en la 28-a kaj 29-a de oktobro.
- La nova zono de "La Zono kaj Vojo"
- "La Zono kaj Vojo" estas mallongigita nomo por la Ekonomia Zono de la Silka Vojo kaj la Mara Silka Vojo de la 21-a Jarcento. "La Zono" temas pri la ĉefa itinero de la antikva Silka Vojo, kiu ligis Ĉinion al Eŭropo tra Centra Azio, dum la "Vojo" temas pri la antikva Mara Silka Vojo -- ankaŭ konata kiel Spicaĵa Marvojo -- kiu ligis Ĉinion al Eŭropo per la maro, tra Sud-orienta Azio, Suda Azio, Arabio, Somalio kaj Egiptio.
- Argentina Prezidento: Ni atendas kune konstrui "La Zonon kaj Vojon" kun ĉiuj landoj
- Parolante pri la oficiala partopreno de Argentino en la komuna konstruado de la iniciato "La Zono kaj Vojo" en februaro 2022, Fernández diris, ke tio estas grava paŝo por profundigi la rilatojn inter Argentino kaj Ĉinio. "Ĉinio tre respektas siajn partnerojn, kio estas grava kialo, kial mi decidis subskribi la Memorandon de Interkompreno pri Kunlaboro kadre de la iniciato 'La Zono kaj Vojo'."
- Ragnar Baldursson: Kompreni Ĉinion estas kerna por disvolviĝo de la mondo
- Ragnar Baldursson, eksa konsilisto de la islanda ambasadorejo en Ĉinio, estas la tradukisto de la islanda versio de la unua volumo de "Xi Jinping: Regado de Ĉinio". Lastatempe en intervjuo li diris: "La traduka laboro de la islanda versio de la volumo ne nur donis al mi la ŝancon pli bone kompreni la penson de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj en nova epoko, sed ankaŭ donis al mi pli profundan komprenon de la kulturo pri fido en ĉina politiko."
- Konsideroj rilate al akuzoj pri "etna subpremado" en Ĉinio
- Estas aparte interese lerni, kiel ili imagas Ĉinion aŭ kion ili volas scii pri la lando.
- Vito Petrocelli: "La Zono kaj Vojo" estas grava antaŭ ĉio
- Vito Petrocelli estas prezidanto de la instituto Italio - BRICS. De 2013 ĝis 2022 li okupiĝis en aliaj instituciaj kaj politikaj postenoj: prezidanto de la duflanka sekcio Italio-Ĉinio de la Interparlamenta Unio (2018-2022); vicprezidanto de la Komitato pri la Aferoj de Italoj Vivantaj Eksterlande (2016-2018); prezidanto (2014) kaj kasisto (2015-2016) de la Parlamenta Grupo de la Movado 5 Steloj (La Movado 5 Steloj estas itala politika partio). Li ankaŭ estis membro de la Komisiono pri Financo kaj Imposto kaj sekretario de la Komisiono pri Industrio, Komerco kaj Turismo.
- Putin: "La Zono kaj Vojo" havas vastan perspektivon
- La 5-an de oktobro en Soĉi, Rusio, rusa prezidento Vladimir Putin parolis en la plena kunveno de la jarkunveno de la Internacia Debatklubo Valdai. Li diris, ke la ĉina ekonomio daŭre kreskas kaj Ĉinio restas unu el la gravaj motoroj de la monda ekonomio. La ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" havas vastan perspektivon, kaj Rusio kaj Ĉinio antaŭenigas la efektivigon de la kunlaboro inter la Eŭrazia Ekonomia Unio kaj la iniciato.