Konsideroj rilate al akuzoj pri "etna subpremado" en Ĉinio

BY:Rafael Henrique ZerbettoOctober 12, 2023

Mi tre ŝatas legi komentojn kaj interŝanĝi ideojn kun miaj legantoj en interreto. Estas aparte interese lerni, kiel ili imagas Ĉinion aŭ kion ili volas scii pri la lando. Ĉijare, post vizito al Xizang (Tibeto), unu leganto proponis al mi la legadon de artikolo kiu asertas, ke la aŭtonomaj regionoj Xizang kaj Xinjiang estas "internaj kolonioj" de Ĉinio. Per tiu vortumo "internaj kolonioj", la aŭtoro volas esprimi, ke la etno Han, la plej multnombra en Ĉinio, subpremas etnajn malplimultojn. La artikolo estas longa kaj konciza, kaj supozeble "pruvas" per oficialaj datumoj de la ĉina registaro, ke hanoj subpremas aliaj etnojn. Ĉu tio veras?


Diverseco estas forto: lernejanoj en Xizang fiere montras desegnaĵon reprezentanta la 56 etnojn de Ĉinio.


La argumentado de la aŭtoro, Chien-peng Chung el Hongkongo de Ĉinio, estas konvinka kaj li bonege uzas retorikon por pravigi sian vidpunkton. Sed sciencon oni ne faras per argumentado, necesas objektive kaj profunde analizi liajn asertojn surbaze de teoriaj aliroj ĝenerale agnoskataj de sociaj sciencoj por konkludi, ĉu liaj argumentoj meritas sciencan agnoskon aŭ estas nur kunigo de informoj zorge elektitaj por pravigi specifan vidpunkton.


Lia unua argumento estas aparte interesa: li listigis la nomojn de region-nivelaj partiaj sekretarioj en Xinjiang kaj Xizang por montri, ke tiun postenon historie okupas ĉefe hanoj: en Xinjiang, nur unu el la pasintaj partiaj sekretarioj, Saifuddin Azizi, estas ujguro, kaj nur li estas el Xinjiang, la aliaj partiaj sekretarioj en Xinjiang estas ĉiuj hanoj, venintaj el Hunan, Jiangxi, Shanxiu, Zhejiang, Shandong kaj Henan. Mi aktualigas la liston: ekde decembro 2021, tiun postenon okupas Ma Xingrui, hano el la provinco Heilongjiang. Por Xizang, Chung listigis 13 partiajn sekretariojn, el kiuj unu estas el la etno Yi, naskiĝinta en la provinco Sichuan, kaj la aliaj estas hanoj el Jiangxi, Shanxi, Hunan, Sichuan, Shandong, Anhui, Liaoning, Jiangsu kaj Henan.


Analizante tiujn listojn, homo, kiu ne konas la ĉinan regadsistemon, surpriziĝas pro tio, ke preskaŭ ĉiuj venas el aliaj lokoj, ĉar en landoj de okcidenta hemisfero plejparto de la provincestroj aŭ provincnivelaj partiestroj estas el la sama provinco, sekve oni tendencas supozi, ke en la tuta mondo funkcias tiel. Sed la ĉina sistemo sekvas alian logikon.


Unue, por ĉiu partia posteno ekzistas unu koresponda registara posteno okupata de alia homo, ambaŭ kadroj laboras kune kaj superrigardas unu la alian, sed elektaj reguloj kaj proceduroj de partio kaj registaro estas malsamaj kaj sendependaj. Laŭ kutimo de la Komunista Partio de Ĉinio, ĝi nomumas partian sekretarion de specifa provinco aŭ aŭtonoma regiono kadron venintan el alia loko, kun la celo redukti la riskon de koruptado: pro manko de personaj rilatoj kun lokanoj, la sekretario espereble ne favoros specifajn homojn kaj traktos ĉiujn homojn en egaleco.


Tio validas por ĉiuj provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio, sekve, se vi kontrolos la devenon de partiaj sekretarioj de aliaj lokoj de la lando, vi konstatos, ke ankaŭ ili estis venigitaj el aliaj partoj de Ĉinio kaj inter ili oni povas trovi anojn de nacimalplimultoj gvidantaj provincojn kie la vasta plimulto estas hanoj. Prezidanto Xi Jinping, ekzemple, naskiĝis en Pekino kaj havis postenojn en Hebei, Fujian, Zhejiang kaj Ŝanhajo. Li neniam havis postenon en la pekina registaro. Se tiu praktiko kreas "internajn koloniojn" en Ĉinio, do la tuta lando estas "kolonio" de si mem.


Due, provincnivele estas kvar gvidantoj, el kiuj du estas en plenuma potenco, partia sekretario kaj prezidanto de la registaro, kaj du en leĝdona potenco, prezidanto de loka komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) kaj prezidanto de loka komitato de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK). Komence mi supozis, ke estus temporaba tasko trovi informojn pri tiom da homoj, sed poste mi konstatis, ke Vikipedio havas liston kun la nomoj de ĉiuj homoj, kiuj okupis tiujn postenojn, kun ligilo al biografio de ĉiu el ili (krom raraj esceptoj), sekve ajna homo povas facile esplori per si mem la situacion de malsamaj provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio. Sufiĉas rigardi la nomojn por klare vidi, ke krom la partia sekretario, plejparto de la gvidantoj de Xinjiang ekde 1949 estis ujguroj, kaj en la listo troviĝas ankaŭ aliaj etnoj de Xinjiang, kiel mongola kaj kazaĥa.


La nunaj gvidantoj de Xinjiang estas ĉiuj el Xinjiang, krom la jam menciita partia sekretario Ma Xingrui. La aliaj tri estas la prezidanto de Xinjiang-a Popola Kongreso Zumret Obul (ujguro kaj cetere la unua virino en tiu posteno), la prezidanto de xinjiang-a registaro Erkin Tuniyaz (ujguro), kaj la prezidanto de Xinjiang-a Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco Nurlan Abilmazhinuly (kazaĥo). Mi invitas vin esplori per vi mem, kiuj okupis tiujn postenojn antaŭe, kaj vi konstatoj, ke ujguroj ĉiam estis la plejmulto en xinjiang-a registaro.


Nun ni analizu la situacion en Xizang: la nuna partia sekretario, elektita post la publikigo de la artikolo de Chung, ankaŭ estas hano, Wang Junzheng el Shandong. La prezidanto de Xizang-a Popola Kongreso estas Losang Jamcan (tibetano, naskiĝinta en Xizang), kaj la prezidanto de xizang-a registaro, Yan Jinhai, ankaŭ apartenas al tibeta etno, naskiĝinta en la provinco Qinghai. Xizang-a Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco estas sub la gvido de Pagbalha Geleg Namgyai, konsiderata de Tibeta Budhismo kiel la 11-a enkarniĝo de Pagbalha Hutuktu. Li estas honora prezidanto de Budhisma Asocio de Ĉinio kaj naskiĝis en la tibeta aŭtonoma prefektejo Garzê de la provinco Sichuan. Konsiderante la gravecon de tibeta budhismo por la popolo de Xizang, ne estas surprizo, ke eminenta bonzo estas inter la gvidantoj de loka Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Refoje, mi invitas miajn legantojn kontroli la nomojn de pasintaj gvidantoj de Xizang post la paca liberigo de la regiono, por mem konstati, ke lokaj etnoj ĉiam okupis ŝlosilajn postenojn en la loka registaro.


Elektinte nur la partian sekretarion por sia analizo, Chung distordis la veron por subteni ideon, kiu ne kongruas kun la faktoj. Lia longa artikolo prezentas ankoraŭ aliajn argumentojn, kiujn mi analizos en venontaj artikoloj.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat