Laŭ pluraj kriterioj, Ĉinio jam estas ĉefa ekonomio de la mondo. Laŭ la "kleruloj" de sociaj retejoj, tio rezultas de la utiligo de "trudlaboro" fare de Ĉinio. Tio estas mensogo kaj unu el la plej ŝatataj argumentoj por fifamigi la ekonomian disvolviĝon de Ĉinio.
Laboristinoj en Chongqing festas la Tagon de Laboristoj (Foto: Xinhua)
Unu el miaj plej ŝatataj esploristoj pri Ĉinio, Isis Paris Maia, delonge kontraŭbatalas tiun mensogon en sociaj retejoj. Diplomiĝinte pri historio, magistro kaj doktoriĝonto pri ŝtata politiko ĉe Federacia Universitato de Suda Riogrando, Isis esploras pri ĉinaj institucioj kaj regado de Ĉinio.
"Kiam ni tajpas en Google 'trudlaboro en Ĉinio', la unua ligilo jam montras, ke tio estas mensogo. Estas pluraj studoj pri tiu temo, inkluzive de tiu de Usona Asocio pri Ekonomiko. Do kial ni reen kaj reen aŭdas tiun argumenton?" Ŝi prezentas du kialojn por tio:
1. Manko de scioj. La trajno de ĉina historio kuras tre rapide kaj homoj eksterlande ankoraŭ bildigas la landon, kia ĝi estis en la epoko de ekindustriiĝo.
2. Antaŭjuĝoj. Estas fakto, ke ekspluatado de malriĉuloj kiel laborforto okazas en ĉiuj malriĉaj landoj. Bedaŭrinde ni ne vidas tiun saman entuziasmon por diskuti laborleĝojn kaj laborrajtojn en Brazilo, kie dum la lastaj jaroj okazis pluraj denuncoj pri vera laboro sub kondiĉoj analogaj al sklaveco.
Laboro sub kondiĉoj analogaj al sklaveco en Brazilo
Isis instigas brazilajn retanojn rigardi al ilia propra lando antaŭ ol fingremontri Ĉinion, kaj oficialaj datumoj pravigas ŝin: nur en 2023, entute 2 847 laboristoj estis liberigitaj el laboro sub kondiĉoj analogaj al sklaveco.
Tiu cifero el 2023 jam estas la plej alta en la pasintaj 14 jaroj kaj rezultis en historia rekordo pri pago de kompensoj al la viktimoj. En tiu periodo, Ministerio pri Laboro kaj Dungado inspektis 516 urbajn kaj kamparajn entreprenojn, kio rezultigis en elspezoj de entute R$ 10.8 milionoj pri pago de malfruaj salajroj kaj kompensoj al savitaj laboristoj.
La brazila esploristo Isis Paris Maia dum vojaĝo al Ŝanhajo. Foto el Instagram
En ajna lando, ekspluatado de homoj rezultas de malegaleco
Revene al la akuzoj pri trudlaboro en Ĉinio, en oktobro 2022, Isis klarigis, per sia konto en Tvitero (poste alinomita kiel X) tiun okcidentan kliŝon pri ekzisto de laboro analoga al sklaveco en Ĉinio.
Ŝi substrekas, ke Ĉinio de la 1990-aj jaroj ne estas la sama de 2022 aŭ 2023. Ekspluatado de laboristoj okazas en ĉiuj landoj kun granda socia malegaleco, kaj tio tute ne signifas, ke registaroj de tiuj landoj subtenas tiun ekspluatadon. Por tion konstati, sufiĉas analizi la informojn pri Brazilo.
La esploristo ankaŭ substrekas, ke nuntempe ĉinaj laboristoj laŭleĝe laboras averaĝe 40 horojn semajne kaj havas sistemon de socia sekureco kiu inkludas pension post emeritiĝo kaj asekurojn pri laborakcidento, patri(ni)ĝo kaj maldungo.
Isis ankaŭ priatentas la fakton, ke ekde 2017 la averaĝa salajro en ĉinaj fabrikoj estas pli alta ol tiu pagata en landoj kiel Brazilo, Argentino kaj Meksiko, kaj alproksimiĝas al tiu de kelkaj landoj de Eŭropa Unio, kiel Portugalio kaj Grekio.
Kiam la temo estas aĉetopovo, Ĉinio refoje venkas: salajro en Ĉinio averaĝe kreskis je 8.6% jare super la inflacio, laŭ statistikoj. En la sama periodo, en Brazilo, la aĉetopovo de laboristoj revenis al la nivelo de 2012. Nuntempe salajro de laboristo en Ĉinio estas trioble ol tiu de laboristo en Brazilo.
Okcidento diskonigas mensogojn, sed ankaŭ atestas la veron
Por plidetale kompreni la malveron pri trudlaboro en Xinjiang, Isis rekomendas du studojn, unu estas de Usona Asocio pri Ekonomiko, publikigita en 2012. Kvankam farita antaŭ pli ol jardeko, ĝi prezentas la ŝanĝojn en la ĉina ekonomia modelo ekde la fino de la 1970-aj jaroj.
La dokumento titolita The End of Cheap Chinese Labor (La Fino de Ĉina Malaltkosta Laboro) konsideras, ke bonpreza laborforto estis, dum jardeko, kerna faktoro por la ĉina ekonomia modelo, kies kresko dependis de ampleksa partopreno en internacia komerco.
En 1978, dum frua stadio de la politiko pri reformo kaj pordmalfermo, averaĝa jara salajro de urba ĉina laboristo estis je nur US$1 004, tio estis 3% de averaĝa salajro en Usono kaj malpli ol salajroj pagataj en najbaraj landoj, kiel Filipinoj kaj Tajlando. Sed salajroj en Ĉinio senĉese kreskas.
En 2010, la averaĝa jara salajro de urba laboristo en Ĉinio atingis US$5 487, en la sama nivelo de salajroj en Filipinoj kaj Tajlando kaj super tiuj pagataj en Barato kaj Indonezio. Ekde la fino de la 1990-aj jaroj, salajroj en Ĉinio kreskis pli rapide ol produktiveco, kio atestas, ke laborforto en Ĉinio fariĝas pli kosta. Tiu salajrokresko ne estas limigita al specifa sektoro, ĝi okazas kaj ĉe la marbordo kaj en la landinterno, kaj por kvalifikitaj kaj por nekvalifikitaj laboristoj.
Esploroj montras, ke ĉina laborforto estis malaltkosta ĝis la fino de la 1990-aj jaroj, sed ekde tiam ĝia relativa kosto kreskas. Inter la ĉefaj faktoroj kiuj impulsis tiun salajrokreskon estas la plialtigo de produktiveco kaj la kreskanta postulo pri kvalifikitaj laboristoj.
Alia studo rekomendita de la esploristo estas disponebla ĉe Social Science Research Network, reta platformo por faciligi aliron al esploroj en homaj kaj sociaj sciencoj.
Sub la titolo The Myth of Worker Exploitation in the Chinese Manufacturing Sector (La Mito pri Ekspluatado de Laboristoj en Ĉina Fabrika Sektoro), la artikolo publikigita en 2019 rezultas de esploro pri ĉina fabrikado bazita sur monopsonio (situacio kiam ekzistas nur unu aĉetanto por iu produkto aŭ servo). La studo konkludis, ke la povo de ĉina fabrika sektoro pri ekspluatado de laboristoj aŭ monopsonio estas malpli granda ol antaŭvidite.
Fakto estas, ke la pecoj sur la tabulo de monda geopolitiko moviĝas, indikante, ke ne eblas bremsi Ĉinion ŝanĝi la globan ŝakon.
Verkita de Iara Vidal, brazila ĵurnalisto
Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto
Fonto: Revista Forum
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat