Novkvalitaj produktivaj fortoj antaŭenigos ekonomian kreskon de Ĉinio

BY:Rafael Henrique ZerbettoMarch 18, 2024

La 5-an de marto ĉina ĉefministro Li Qiang dum la dua sesio de la 14-a Tutlanda Popola Kongreso prezentis la raporton pri la registara laboro. En la listo de ĉefaj taskoj por la jaro 2024, la unua estis prezentita kiel "klopodi por pli rapide modernigi la industrian sistemon kaj disvolvi novkvalitajn produktivajn fortojn".


Robotoj laboras en moderna ĉina fabriko. Foto: Xinhua 


En la sama sesio, dum kunveno kun delegitaro el la provinco Jiangsu, ĉina prezidanto Xi Jinping substrekis la gravecon disvolvi novkvalitajn produktivajn fortojn laŭ lokaj kondiĉoj. Sed kion ekzakte estas tiuj "novkvalitaj produktivaj fortoj"?


Unue, ni bezonas kompreni la ĝeneralan situacion de Ĉinio: la lando eniras en novan stadion de disvolvado, sub la gvido de novigo en avangardaj sektoroj kiel elektraj aŭtoj, novaj materialoj, komercaj spacoflugoj, kvantuma teknologio kaj bioteknologio.


La moderna kaj noviga ekonomia perspektivo de prezidanto Xi Jinping spegulas lian komprenon pri tio, ke gravas profiti de regionaj avantaĝoj de ĉiu loko de Ĉinio, plialtigi la vivkvaliton de la popolo kaj persisti en disvolva filozofio orientita al estonteco. Esence tio estas la malo de la -- nun kaduka -- okcident-stila koncepto pri tutmondiĝo de la 1990-aj jaroj, kiu estis bazita sur normigo, fokuso sur rapida profito kaj alpreno de malaltkosta laborforto.


Due, la raporto de Li Qiang prezentas la jenajn taskojn rilatajn al la disvolvado de novkvalitaj produktivaj fortoj: aktualigo de industriaj kaj proviz-ĉenoj, stimulado al merĝantaj industrioj kaj industrioj orientitaj al la estonteco, kaj antaŭenigo de noviga disvolvado de cifereca ekonomio.


Xi petis al la delgitoj alpreni altkvalitan disvolvadon kiel ĉefan prioritaton, intensigi la laboron favore al novigo, antaŭenigi merĝantajn industriojn kaj akceli industrian modernigon de Ĉinio. La altkvalita disvolvado de la lando ankaŭ spegulas la klopodojn de la ĉina registaro por transformi sian ekonomion por ke ĝi fariĝu mediamika, daŭripova, favora al novigo kaj adaptebla al la specifaj trajtoj de ĉiu loko de la lando.


La disvolva strategio de Ĉinio kongruas kun la bezonoj de nia epoko kaj pro tio ĝi gajnas pli kaj pli da atentoj, aparte en disvolviĝantaj landoj, kiuj spertas problemojn kiel malsaton, senlaborecon kaj mankon de infrastrukturo. Fokusiĝinta sur la reala ekonomio anstataŭ spekulacio, Ĉinio alportis elstarajn rezultojn en tiuj kampoj, kaj ĝiaj konceptoj de kungajna kunlaboro kaj konstruado de homara komunumo de komuna estonteco estis bonvenaj de landoj laciĝintaj de nul-suma ludo.


Dum okcidentaj potencoj alprenas unuflankajn sankciumojn por "protekti" siajn kompaniojn kaj teknologiojn, Ĉinio ĝisdatigas sian ekonomion por igi siajn firmaojn eĉ pli konkurencivajn en la estonteco. Ĉu vi povas diveni, kiun strategion alportos pli bonajn rezultojn?


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat