Germana ekonomikisto: Sukceso de Ĉinio ĉe cifereca ekonomio estas granda ŝanco por la mondo

BY:Xie RuifengJanuary 16, 2024

La germana ekonomikisto Horst Loechel, profesoro pri ekonomiko ĉe la Frankfurta Lernejo de Financo kaj Administrado, diris, ke sukceso de la ĉina disvolvado ekde ĝiapordmalfermo profitigiskaj profitigaseksterlandajn kompaniojn, kajla vasta merkatode la landoestas promesplena por eŭropaj firmaoj.


"Pri la sukceso de la ĉina disvolviĝo, indas diri, ke la mirinda sukceso en la lastaj 45 jaroj estas bonega por eksterlandaj kompanioj. Ili faras tre bonajn negocojn kaj enspezas multe," diris Horst Loechel.


Li diris, ke la "noviga povo" de Ĉinio fariĝis tiel intensa, ke preskaŭ ĉiuj eŭropaj kompanioj starigis esplor- kaj disvolvajn centrojn en la lando por eviti ŝancoperdon."Do, principe, la perspektivoj de la ĉina merkato ŝajnas tre promesplenaj por eŭropaj kompanioj."


La cifereca ekonomio fariĝis la ĉefa movforto por ekonomia disvolviĝo de Ĉinio en la lastaj dudek jaroj. Loechel sugestis, ke estas nepre, ke Ĉinio daŭre disvolvu la ciferecan ekonomion. Li aldonis, ke la transformado al pli verda ekonomio povas esti alia kreskomotoro por la ĉina ekonomio.


La sukceso de la cifereca ekonomio en Ĉinio ankaŭ plimultigis ŝancojn por kunlaboroj, ĉar germanaj kaj aliaj eŭropaj kompanioj emas ciferecigi siajn fabrikajn industriojn. Krom ciferecigo, kompanioj el Eŭropo kaj Ĉinio povas trovi ŝancojn kunlabori en la kemia industrio, mediamikaj produktaj financoj kaj aliaj areoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat