Ĉinio publikigis ĉi-jaran kresk-celon kun fokuso de altkvalita disvolvado

BY:Liu ZijiaMarch 7, 2024

La kreskocelo de malneta enlanda produkto (MEP) je ĉirkaŭ 5% por la kuranta jaro estis decidita post kiam la ĉina ekonomio montris solidarecon kaj flekseblecon en la pasinta jaro je kresko de 5.2%.


Fabriko de elektra veturilo en Ĉinio


Ĉina ĉefministro Li Qiang diris: "En decid-faro pri la kresko je ĉirkaŭ 5%, ni konsideris la bezonon por pliigi dungiĝon kaj enspezojn kaj antaŭzorgi kaj forigi riskojn."


La kresko akordas al la celoj de la 14a Kvinjara Plano kaj celo de baza efektivigo de modernigo. Li diris, ke ĝi konsideras ankaŭ la potencialon por kresko kaj kondiĉojn por subteni kreskon kaj elmontriĝas postulojn por sekvi progreson kaj klopodi realigi la celojn.


Han baojiang, profesoro el Partia Lernejo de Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ŝtata politika konsilisto, diris, ke la celo de MEP-kresko estas solida kaj kuraĝiga kaj montras, ke la registaro kontinue emfazas kvaliton de kresko.


Tian Xuan, vicestro de PBC-lernejo de Financo sub Tsinghua-universitato kaj reprezentanto de TPK, diris, ke la planita kresko konformas al plenumebleco de politikaj iloj kaj daŭrigeblecon de ekonomia disvolvado, lasante sufiĉe grandan spacon por antaŭenigi ŝanĝiĝon de movfortoj de kresko kaj trakti eksteran necerton.


Redaktoro: Liu Zijia










Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat