Argentina Prezidento: Ni atendas kune konstrui "La Zonon kaj Vojon" kun ĉiuj landoj

BY:Xie RuifengOctober 18, 2023


Argentina prezidento Alberto Ángel Fernández diris en intervjuo, ke li atendas kune konstrui "La Zonon kaj Vojon" kun ĉiuj landoj kaj akiri komunan gajnon.


Parolante pri la oficiala partopreno de Argentino en la komuna konstruado de la iniciato "La Zono kaj Vojo" en februaro 2022, Fernández diris, ke tio estas grava paŝo por profundigi la rilatojn inter Argentino kaj Ĉinio. "Ĉinio tre respektas siajn partnerojn, kio estas grava kialo, kial mi decidis subskribi la Memorandon de Interkompreno pri Kunlaboro kadre de la iniciato 'La Zono kaj Vojo'."


Fernández diris, ke aliĝi al la iniciato helpas profundigi la rilatojn inter Argentino kaj Ĉinio, kio pliigas reciprokan investon kaj komercon inter la du landoj. Li diris, ke Ĉinio estas la vera investanto en Argentino. La investo de Ĉinio donas laborŝancojn kaj kunhavas evoluajn rezultojn kun Argentino.


"Kiam mi traktas ion kun la ĉina flanko, mi ĉiam povas senti la respekton al Argentino." Fernández diris: "Argentino kaj Ĉinio estas partneroj, kiuj fidas unu la alian kaj atingas reciprokan sukceson. Kiam Argentino bezonis helpon, Ĉinio etendis manon ĝustatempe."


"Mi ĉiam havas la plej bonajn dezirojn por Ĉinio kaj la ĉina popolo." Fernández diris, ke li esperas ke Ĉinio daŭre prosperos kaj disvolvos kaj alportos bonon al homoj tra la mondo.


Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat