Laŭ la definitiva statistiko, al la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo aliĝis 2 698 kongresanoj el 80 landoj.
La tradicia kongresa aŭkcio atingis unu el la plej bonaj rezultoj en sia historio. Sub la verva gvido de Humphrey Tonkin en la plenplena salono Lapenna kolektiĝis entute 4025 eŭroj.