100-aUK>

Fina statistiko de Lillo: 2 698 aliĝintoj el 80 landoj

| 2015-08-24
Bookmark and Share

 

    Laŭ la definitiva statistiko, al la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo aliĝis 2 698 kongresanoj el 80 landoj. Sekve ĝi fariĝis la plej granda UK de post tiu en Berlino en 1999, kiu altiris 2 712 aliĝintojn. En la historia statistiko de ĉiuj UK-oj, Lillo atingis la 14-an lokon, tuj post Berlino. La nombro de landoj (80) estas rekorda.

 

    Kvarono de la aliĝintoj, sume 724, venis el la kongreslando Francio. Kun 200 aliĝintoj la duan lokon okupis Germanio. Pli ol 100 aliĝojn liveris ankaŭ Japanio (171), Brazilo (124) kaj Pollando (115), sekvataj de Belgio (95), Ĉinio (95; inkluzive de 1 el Honkongo kaj 6 el Tajvano) kaj Italio (89).

 

    Kun minimume 20 kongresanoj reprezentiĝas en la statistiko Nederlando (79), Britio (59), la Korea Respubliko (57), Hispanio (56), Rusio (51), Svislando (50), Ĉeĥio (49), Hungario kaj Usono (po 48), Danio (43), Finnlando (41), Litovio kaj Svedio (po 38), Irano (28), Kanado, Meksiko kaj Slovakio (po 26), Norvegio (22) kaj Ukrainio (20).

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments