El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tradiciaj tinktur-produktoj popularaj inter turistoj

| 2022-03-21
Bookmark and Share


Kelkaj junulinoj de la etno Buyi faris nod-tinkturproduktojn por turistoj en la vidindejo Wanfenglin de la urbo Xingyi en la provinco Guizhou, sudokcidenta Ĉinio. La produktoj, kombinantaj tradician metiarton kaj modernan guston, estas tre ŝatataj de turistoj. Dum feritagoj, multaj turistoj iras tien por sperti faradon de la tinkturproduktoj.


Nod-tinkturado estas unu el la tinkturaj teknikoj de Buyi-etno. La procezo inkludas kelkajn paŝojn, ekzemple, faldi aŭ ĉifi ŝtofon, nodi la ŝtofon per ŝnuroj, tinkturi la ŝtofon per natura pigmento eltirita el freŝaj folioj de indigoplantoj, kaj fine malnodi la ŝtofon. Estas centoj da manieroj por nodi la ŝtofon, kiuj povas estigi malsamajn ŝablonojn.










Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments