El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usono kaj profundiĝo de rilatoj inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko

| 2022-04-11
Bookmark and Share

Malpli ol unu semajnon antaŭ la komenco de la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, Juan Sebastian Gonzalez, ĉefdirektoro pri Okcident-Hemisferaj Aferoj de Usona Konsilio pri Nacia Sekureco, intervjuita de Voice of America, deklaris: "La sankcioj kontraŭ Rusio estas tiom fortikaj, ke ili efikos sur ĉiuj registaroj, kiuj havas fortajn ekonomiajn rilatojn kun Rusio, ĉar por tiu celo ni ilin planis. Do Venezuelo eksentos la premon; Nikaragvo sentos la premon, kaj ankaŭ Kubo."


Brazila eksprezidanto Luiz Inácio Lula da Silva estas en la unua loko en opinisondadoj pri oktobra balotado en Brazilo.


Artikolo publikigita antaŭ nelonge en la revuo Foreign Affairs, kiu neoficiale rolas, pere de la Konsilio pri Eksteraj Rilatoj, kiel speco de diskutejo de la usona Ŝtata Departemento, titolita "La Eŭrazia Koŝmaro" subtenas la tezon, ke Vaŝingtono havas neniun elekton krom batali kontraŭ Rusio kaj Ĉinio samtempe.


Tamen, Gonzalez aludas, ke la strategio de la registaro gvidata de Joe Biden ne nur prioritatas sian "orientan fronton" (Rusio kaj Ĉinio), sed ankaŭ havas kiel dua - tamen grava - prioritato la estigo de "suda fronto" kontraŭ tri latin-amerikaj landoj, kiuj rifuzas submetiĝi al la usona imperiismo: Venezuelo, Nikaragvo kaj Kubo.


La "suda fronto", tamen, povas plilarĝiĝi, kaj tion klare diris Juan Gonzalez, naskiĝinta en Kolombio.


La 24-an de marto, la komandanto de la Suda Komando de Usona Armeo, generalo Laura Richardson, atestis antaŭ la Komitato pri Armitaj Servoj de Usona Senato. Ŝi tiam deklaris, ke kvankam Rusio estas "la plej urĝa minaco" en Latin-Ameriko kaj Karibio, Ĉinio fariĝis diplomatia, teknika, informkolekta kaj milita defio al Usono.


Du semajnojn pli frue, Richardson atestis pli-malpli la samon ĉe la Ĉambro de Reprezentantoj, kiam ŝi diris, ke sen la "usona gvidado" la ĉina influo en la regiono povus rapide fariĝi "simila al la memserva predanta influo en Afriko".


Ŝi aludas al la evoluo de la iniciato "La Zono kaj Vojo" en Afriko ekde 2013, kio rezultis en ĉinaj investoj je dekoj da miliardoj da usonaj dolaroj en baza infrastrukturo (elektro, telekomunikado, havenoj, fervojoj, aŭtovojoj ktp.) kontraŭ krudmaterialoj bezonataj de la ĉina industrio, kio respondecas pri 28.7% de ĉiuj manufakturoj produktataj kaj konsumataj en la mondo.


La deklaroj de generalo Richardson estas bazita sur du principoj. La unua estas, ke Usono vidas Latin-Amerikon kaj Karibion kiel sia "postkorto", kiel priskribas doktrino Monroe ekde 1823, kaj tie okazis multego da militaj intervenoj, puĉoj kaj, en tiu ĉi jarcento, ankaŭ hibrida milito kontraŭ popoloj kaj registaroj malsimpatiaj al Vaŝingtono.


Prezidento Biden antaŭ nelonge diris: "Latin-Ameriko ne estas nia postkorto, sed nia antaŭa korto." Latin-Ameriko ne volas esti korto de aliulo, ne gravas ĉu antaŭa aŭ malantaŭa.


La dua principo malantaŭ la vortoj de Richardson estas tio, ke Usono opinias, ke la ekteraferaj politikoj de la latin-amerikaj registaroj devas esti difinitaj de Vaŝingtono.


Ĉinio en Latin-Ameriko


En la jaro 2000, la usona parlamento estigis la Uson-Ĉinan Komisionon pri Ekonomia kaj Sekureca Revizio, kiu provizas al la parlamento sian taksadon pri la graveco de Ĉinio por la usona nacia sekureco. Pasintnovembre, la raporto de tiu komisiono estis aparte efika sur la rilatoj inter Ĉinio kaj registaroj de Latin-Ameriko kaj Karibio.


La raporto esprimis timojn pri la subteno de Ĉinio al la "populismaj" registaroj de Argentino kaj Venezuelo. Ĝi substrekis la kreskon de la komerco de la regiono kun Ĉinio, de 18.9 miliardoj da usonaj dolaroj en 2002 al 295.6 miliardoj en 2020, aldone al la kresko de la ĉinaj investoj, kun monpruntoj je 137 miliardoj da usonaj dolaroj inter 2005 kaj 2020 kaj rektaj investoj je 58 miliardoj da usonaj dolaroj inter 2016 kaj 2020.


Per tiuj investoj, Ĉinio helpis la regionon mildigi la efikon de la monda krizo de 2008; la investoj kreis postenojn (preskaŭ du milionoj inter 1995 kaj 2016) kaj kontribuis por redukti malriĉecon (el 12% en 2002 al 4% en 2018). Ĉinaj vakcinoj rapide alvenis al la regiono, kaj eksportado de latin-amerikaj krudmaterialoj al Ĉinio mildigis la recesion kaŭzitan de la pandemio.


La komisiono timas plifortiĝon de ligoj inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko kadre de telekomunikado kaj transport-retoj. Ekzemploj ili mencias la gvidan rolon de Huawei pri 5G-a interreto en la regiono kaj la partnerecoj inter Ĉinio kaj Sud-Ameriko, kiuj rezultis en kundisvolvado de satelitoj (entute 21, plejparto da ili kun Argentino).


La komisiono ankaŭ esprimis timon, ke Ĉinio regos aŭ influos la havenojn de la regiono, aparte en Karibio, kiuj povus estonte esti uzataj por militaj celoj (kvankam tute mankas signoj de tiaj planoj, ĉu flanke de Ĉinio, ĉu flanke de landoj de Latin-Ameriko kaj Karibio).


La vaŝingtona malvarma milito


Usonaj ekstrem-dekstruloj tuj reagis al tiu raporto. En februaro, la usonaj senatanoj Marco Rubio kaj Bob Menendez, ambaŭ kub-devenaj, prezentis al la usona parlamento la Strategian Akton por Sekureco de la Okcidenta Hemisfero en 2022.


Tiu dokumento, kreita surbaze de rekomendoj de la komisiono, proponas al la usona registaro rekte agadi kontraŭ la influo de Ĉinio en la regiono. Ĝi indikas, ke la partopreno de Ĉinio kaj Rusio en la disvolvado de la regiono estas "damaĝa kaj malbona influo" sen klarigi pri la kialo.


Evan Ellis, profesoro ĉe la Usona Milita Kolegio (kies atesto estis en la raporto de la komisiono), verkis alian raporton en januaro, por la Centro por Strategiaj kaj Internaciaj Studoj. La raporto, titolita "Preparado por la Malboniĝo de Strategia Etoso de Latin-Ameriko kaj Karibio", fokusiĝas sur la revivigo "de aparta modelo de aŭtoritatisma maldekstra populismo" en la regiono.


La novaj registaroj de Latin-Ameriko kaj Karibio, laŭ lia raporto, alproksimiĝis al Ĉinio por akiri helpon okaze de la recesio kaŭzita de la pandemio. Ellis opinias, ke Usono ne kapablas sendi sufiĉe da investoj al la regiono pro tio, ke ĝia parlamento ne sukcesas atingi interkonsenton pri tiu punkto kaj la usona privata sektoro ne emas tion fari.


Li estas skeptika pri la politiko de Usono por la regiono, ĉefe pro la kresko de investoj de ĉinaj ŝtataj firmaoj en sektoroj kiel konstruado, minado, energifontoj kaj financoj.


Ellis rekomendas kvar tujajn reagojn, kiuj apartenas al tio, kion oni nomas "hibrida milito".


Unue, li proponas, ke Vaŝingtono uzu amaskomunikilojn por fifamigi maldekstrajn registarojn de Latin-Ameriko kaj Karibio kaj iliajn rilatojn kun Ĉinio. Due, Usono devas subteni protestojn kaj movadojn kontraŭ tiuj registaroj. Trie, Usono devas plifortigi siajn rilatojn kun la elitoj de tiuj landoj. Kvare, Usono devas alpreni sankciojn al tiuj maldekstraj registaroj.


Du balotadoj en la sekvaj monatoj povas pli malfaciligi aferojn por Usono. En Kolombio (majo), la ĉefa aliancano de Usono en la regiono, la opoziciulo Gustavo Petro havas bonan ŝancon elektiĝi. En Brazilo (oktobro), Luiz Inácio Lula da Silva, estas en la unua loko en opinisondadoj.


Ellis opinias, ke la aresto kaj malliberigo de Lula "radikaligis la maldekstran populismon". En majo 2021, Lula deklaris al la ĉina retejo Guancha: "Ne eblas akcepti, ke ĉiufoje kiam latin-amerika lando ekdisvolviĝas, venas puĉo. Kaj en tiu puĉo, ĉiam envolviĝas iu el Usono, ĉiam estas partopreno de usona ambasadoro. Tio estas neakceptebla."


Lula ne estas radikalulo. Li jam dufoje estis elektita prezidento de Brazilo kaj certe agos realisme kun la celo disvolvi Brazilon. Li substrekas la gravecon de plifortigo de Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibia Ŝtatoj (CELAC) kaj BRICS (Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio kaj Sud-Afriko), kiuj perdis viglecon lastatempe.


Ĉinaj investoj kaj negocoj jam fariĝis ŝlosila parto de la longdaŭra strategio de Brazilo por la estonteco, sed Lula ankaŭ scias, ke necesas antaŭenigi tiun partnerecon kaj brazilaj eksportoj al Ĉinio ne povas esti limigitaj al krudmaterialoj.


Ĉu Usono sukcesos mildigi la influon de Ĉinio kaj Rusio en Latin-Ameriko kaj Karibio? Eĉ Ellis estas skeptika pri tio. Kune kun Rubio kaj Menendez, li preferas malstabiligi la regionon ol permesi al ĝi esti sendependa en ebla nova monda ordo.


Verkis: Marcos Fernandes, esploristo ĉe Trikontinenta Instituto por Sociaj Esploroj.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Asia Times





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments