Publikigita la dua numero de Unesko-Kuriero de 2020
La dua numero de Unesko-Kuriero de 2020, eldonita de El popola Ĉinio kaj subtenita de Universala Esperanta Asocio, estis publikigita en UNESDOC antaǔ kelkaj tagoj. En ĝia traduko partoprenis 13 esperantistoj el 7 landoj.
Tiu numero fokusas al la pandemio. Jen ĝia enhavo.
Ĉiu numero kostas 6,8 eŭrojn. Por fremdlandaj abonantoj, afranko estas 8 eŭroj ununumere. Se vi volas aboni, bonvolu sendi retmesaĝon al lamondo@163.com. La bitversio de la dua numero legeblas kaj elŝuteblas en jena retpaĝo:http://espero.chinareports.org.cn/node_7184254.htm
Baldaŭ estos publikigita la tria numero de 2020. Kaj jam komenciĝis traduko de la unua numero de 2021. Oni jam povas aboni la revuon por 2021.
Se vi havas interesajn opiniojn pri la artikoloj kaj volas interŝanĝi ilin kun aliaj legantoj, bonvole sendu vian artikolon al lamondo@163.com.
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat