El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

“Borso” pri floroj

| 2021-01-11
Bookmark and Share

Yunnan-provinco estas la ĉefa produktejo de floroj en Ĉinio. En Yunnan oni rikoltas tiom da floroj, ke komercado kaj loĝistiko por la loka flormerkato postulas altnivelajn solvojn. Antaŭe mi jam rakontis pri la funkciado de podetala komerco de floroj en Yunnan, kies koro estas la florbazaro Dounan (http://espero.chinareports.org.cn/2020-12/23/content_77043988.htm). Ĉifoje mi prezentos la koron de pogranda komerco de floroj en Yunnan: Kunming-a Internacia Flor-Aŭkciejo (KIFA).


DSC_0475.jpg

Laboristoj dum aŭkcio de floroj en KIFA


KIFA situas en la urbeto Dounan de la distrikto Chenggong de la urbo Kunming. Kamionoj al tie alportas florojn rekte el la bienoj por ke ili estu negocataj. Funkciuloj pakas la florojn kaj ilin metas sur ĉarojn, kiuj estas metitaj en grandega deponejo kune kun multaj aliaj ĉaroj, ĉiu kun aparta numero por identigi al kiu aro da floroj ili apartenas.


Tie la floroj restas atendantaj la vendon. Funkciuloj de firmaoj interesataj pri aĉeto de tiuj floroj inspektas ilin, kaj tiaj laboristoj estas multaj en tiu loko. Ili uzas lanternojn por atente rigardi la florojn kaj certiĝi ĉu tiu floro kongruas kun la postuloj de sia firmao, aŭ ĉu ili valoras la prezon postulatan.


DSC_0456.jpg

Laboristoj inter aŭkciataj floroj


Dume, en granda salono okazas la aŭkcioj. La etoso tie similas al tiu de borso, kun funkciuloj tre okupataj malantaŭ komputilaj ekranoj farante kalkuladon kaj babilante per telefono kun aliaj laboristoj. Sed ili ne negocas akciojn de firmaoj, ili negocas florojn. Ĉiu laboristo havas sian propran salutnomon kaj pasvorton por uzi la sistemon de la aŭkciejo.

 

Mi neniam imagis la ekziston de tiom altnivela kaj alt-teknika loko destinita al komerco de floroj, sed tio estas komprenebla: tie oni disvendas florojn al tuta Ĉinio kaj eĉ al eksterlandoj. La floroj estas aŭkciataj, kaj tiu, kiu oferas la plej altan prezon por iu aro da floroj fariĝos ĝia posedanto, kiu poste disvendos ilin en podetala merkato.


DSC_0486.jpg

Laboristo kun lanterno inspektas florojn.


Floroj havas multajn ecojn, pri kiuj ni kutime ne atentas en la ĉiutaga vivo, sed kiuj estas gravegaj por tiuj laboristoj, kiuj laboras pri komerco de floroj: krom informoj kiel specio, koloro kaj grandeco de floroj, ili ankaŭ interesiĝas pri ilia aĝo, kiam la burĝono ekfloris aŭ ekfloros, kiom da tempo oni atendas, ke la floro konservu sian belecon (kelkaj floroj negocataj tie povas konserviĝi dum monatoj!), inter aliaj informoj.


Ĉiuj tiuj informoj aperas sur ekranego en la salono de la aŭkciejo, kiu aspektas kiel borso kun tiom da informoj kaj okupataj laboristoj. Sur la ekrano aperas pluraj informoj, interalie la numero de la aro da floroj kiun oni vendas, la nomo de produktisto, la nomo de floro, ĝiaj koloroj kaj diversaj numeroj kiuj klarigas pri ĝia stato, matureco ktp. Tiel oni ne nur informiĝas pri kia floro estas vendata, sed ankaŭ kiam tiuj floroj estos pretaj por vendo en podetala merkato, dum kiom da tempo eblos uzi ilin ktp. Estas minimuma prezo proponita por ĉiu aro da floroj, kaj dum la negocado prezoj altiĝas.


DSC_0468.jpg

La informoj troveblaj sur tiu panelo estas ŝlosilaj por decidoj de aĉetantoj.


Post la vendo de la floroj, oni preparas ilin por esti forsenditaj kaj metas ilin en taŭgaj skatoloj. Kamiono transportas la florojn el la konstruaĵo, sed depende de cellokoj de la floroj, ili estas transportitaj per alia veturilo dumvoje.


Fakulo klarigis, ke en tuta Ĉinio okazas pogranda negocado de floroj, kaj realtempaj datumoj de la ĉina flormerkato bezonas esti sinkrone diskonigitaj en tuta Ĉinio por ebligi al firmaoj fari la plej bonajn decidojn pri aĉetoj de la floroj kaj prezoj. Tio postulas altan interŝanĝon de datumoj perinterrete, kaj pro tio KIFA investis en aplikado de 5G-a interreto al tiu kampo kiel maniero certigi, ke tra tuta Ĉinio estu realtempa diskonigo de datumoj pri la nacia flormerkato eĉ kaze de problemo en kundrata interreto.


DSC_0497.jpg

Ekranego montras realtempajn datumojn pri pogranda komerco de floroj en Ĉinio.


En la sidejo de KIFA mem, vizitanto povas vidi realtempe la datumojn, inkluzive de mapoj kaj grafikaĵoj, pri ĉina flormerkato per granda ekrano konektita al interreto.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments