La florbazaro Dounan en Yunnan
Dounan-urbeto de la distrikto Chenggong de la urbo Kunming, en Yunnan-provinco de sudokcidenta Ĉinio, estas la koro de ĉina flormerkato: tie troviĝas stokejoj, bazaroj, loĝistikaj bazoj kaj aliaj ejoj pri komercado kaj forsendado de floroj al tuta Ĉinio kaj eĉ eksterlande. Podetala komerco de floroj kaj plantoj okazas ĉefe en la florbazaro Dounan, kun areo de pli ol 10 mil kvadrataj metroj kie ĉiutage cirkulas ĉirkaŭ 8 mil ĉinaj kaj alilandaj floraĉetantoj kaj florbienistoj por aĉeti kaj vendi florojn.

Homoj aĉetas florojn en la florbazaro Dounan

La teretaĝo de florbazaro Dounan rigardata el la supra etaĝo

Pluraj produktoj faritaj de floroj estas vendataj en florbazaro Dounan

Sekigitaj floroj en florbazaro Dounan

Vendistino atendas klientojn en florbazaro Dounan

Vesperiĝe, surstrataj florvendistoj pretiĝas por foriri

Laboristo transportas nevenditajn florojn al stokejo.
Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



