La interkonsiliĝa demokratio en Ĉinio (II): diversaj partioj partoprenas en TPK kaj ĈPPIK

| 2015-03-13
Bookmark and Share

    Li Dang -- membro de la Konstanta Komitato de ĈPPIK kaj vicprezidanto de la Centra Komitato de la Ĉina Demokratia Naci-Konstrua Asocio
 
    Li Dang, membro de la 12a ĈPPIK kaj vicprezidanto de la Centra Komitato de la Ĉina Demokratia Naci-Konstrua Asocio, diris dum sia parolado en la 3a sesio de la 12a ĈPPIK, ke la superflua produkto-kapablo estas elstara problemo por la ekonomia funkciado aktuale. Li Dang prezentis jenajn proponojn: krei merkatan medion por justa konkurado, disvolvi la rolon de merkata mekanismo, superi merkatan apartigon, rompi regionan blokadon; akceli antaŭenpuŝon de transformo kaj ĝisdatigo de industrioj, ludigi la rolon de entreprenoj kiel la ĉefa parto en la merkato kaj kiel tiu en la teknologia novigo, elbaki arojn da elstaraj entreprenoj avangardaj en tekniko, kapablaj en kreado kaj fortaj en la kapablo por internacia konkurenco.
 
    Li Dang, posteulino de Li Hongzhang, grava ŝtatoficisto de la dinastio Qing, estas altranga komercisto kun internacia renomo. Ŝi funkcias kiel prezidantino kaj ĝenerala direktorino de la firmao-grupo Ĉina Ĝenerala Teknologio. En 2015 ŝi estis elektita kiel unu el la 50 Plej Potencaj Aferistinoj de Azio fare de la ekonomia gazeto "Forbes".

<  1  2  3  4  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments