La interkonsiliĝa demokratio en Ĉinio (II): diversaj partioj partoprenas en TPK kaj ĈPPIK

| 2015-03-13
Bookmark and Share
    La interkonsiliĝa demokratio estas demokratiaj sistemo kaj formo de regado en Ĉinio, per kiuj estas formataj laŭleĝaj decidoj far la civitanoj en libereco kaj egaleco kaj surbaze de rajtoj kaj racio kaj en la politika komunumo reciproke limigita kadre de la demokratiaj konstituciaj normoj kaj la potencoj. En tiaj kondiĉoj oni faras decidojn tra kolektivaj kaj individuaj pripensado, dialogoj, diskutoj, debatoj kaj aliaj procezoj. Ĝi havas pozitivan signifon por akceli la konstruadon de la ĉina demokratio, laŭleĝa decid-farado, civitana partopreno kaj politika dialogo, kaj ankaŭ por konstrui la harmonian socion kaj la harmonian mondon.

 

    En la interkonsiliĝa demokratio Ĉinio havas profundan historian tradicion, riĉajn spertojn kaj kompletan organizan sistemon. Jam en la komenco de la fondiĝo de la Popola Respubliko antaŭ 66 jaroj formiĝis la sistemo de mult-partia kunlaboro kaj politika interkonsiliĝo sub la gvido de la Komunista Partio de Ĉinio.

 

    Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (PPIK) estas grava kanalo de la ĉina socialisma interkonsiliĝa demokratio kaj ties speciala interkonsiliĝa organo. En Ĉinio funkcias diversnivelaj Popolaj Politikaj Interkonsiliĝaj Konferencoj, kiaj ŝtata, provinca, urba, gubernia kaj aliaj. PPIK estas unu el la ĉefaj kanaloj pere de kiuj Ĉinio praktikas sian interkonsiliĝan demokration. En tiu mekanismo, ĝiaj membroj venas de diversaj politikaj partioj, diversaj sociaj tavoloj, diversaj sektoroj, diversaj etnoj kaj diversaj religioj. Ili povas prezenti siajn sugestojn kaj proponojn por la konstruo kaj disvolvo de la lando kaj ĝiaj regionoj laŭ la postuloj de politika interkonsiliĝo, demokratia superrigardo, partopreno en kaj diskuto pri la politikaj aferoj de la lando kaj ŝtatoregado.

 

    La ĉina politika interkonsiliĝa demokratio estis jam de la frua epoko efektivigata tra la formo de politika interkonsiliĝa konferenco, kaj nun ankoraŭ oni aktive esploras novajn formojn de la interkonsiliĝa demokratio. Kiel membroj de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Interkonsiliĝa Konferenco servas reprezentantoj de la Komunista Partio de Ĉinio, la Revolucia Komitato de la Ĉina Kuomintango, la Ĉina Demokratia Ligo, la Ĉina Demokratia Naci-konstrua Asocio, la Ĉina Asocio por Promocio de Demokratio, la Ĉina Demokratia Partio de Kamparanoj kaj Laboristoj, la Ĉina Zhigong-Partio, la Societo Jiu San, la Taiwan-a Demokratia Mem-rega Ligo, senpartiaj demokratoj, popolaj organizoj, nacimalplimultoj, tiuj el diversaj rondoj, kaj el Taiwan, Hongkongo kaj Makao, transmaraj ĉinoj, kaj speciale invititaj personoj. Diversaj partioj unuiĝas kaj kunlaboras por la intereso de la lando kaj de la nacio.

 

    Post la 66-jara disvolvo, ĈPPIK havas plurajn kanalojn kiaj plena sesio, kunsido de la Konstanta Komitato, konferenco de la parti-prezidantoj, kunsido de specialaj komitatoj, kunsido de laŭtema interkonsiliĝo, kaj proponoj, inspektado, esplorado kaj aliaj plurformaj kanaloj por reflekti la publikajn opiniojn.

 

    Chen Zhu -- vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la 12a Tutlanda Popola Kongreso kaj prezidanto de la Centra Komitato de la Ĉina Demokratia Partio de Kamparanoj kaj Laboristoj
 
    Chen Zhu, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la 12a Tutlanda Popola Kongreso kaj prezidanto de la Centra Komitato de la Ĉina Demokratia Partio de Kamparanoj kaj Laboristoj diris, ke la registara laborraporto realisme resumas la atingojn akiritajn en la pasinta jaro, profunde kaj science analizas la situacion, klare metas akcenton sur la gravecon de la laboro por 2015, plene enkorpigas la spiriton de la epoko kaj konscion pri la respondeco, fronte al la defioj por venki malfacilojn, persisti en reformado kaj fari novigon per realisma spirito. La raporto montras ke oni daŭre grandigos la normon de la financaj subvencioj pokapaj por la baza sanitara asekuro kaj por la publika higieno, kaj per profundigo de la medicin-kuraca reformado bone uzos la financan investon por la vivtenado de la popolo kaj efike transformos la limigitajn rimedojn en la profitojn por la sano de la popolo.
 
    Chen Zhu estas elstara figuro en la kampoj de hematologio, molekula biologio ktp. En tiuj kampoj li havis rimarkindajn atingojn kaj ricevis plurajn premiojn, kiaj tiu de l' Oise de la Nacia Ligo kontraŭ la Kancero de Francio kaj la duagrada Ŝtata Premio por la Progreso de Scienco kaj Teknologio de Ĉinio. Chen Zhu estas membro de la Akademio de Sciencoj de la Tria Mondo, ne-eŭropa membro de la Eŭropa Akademio de Sciencoj, alilanda membro de la usona Nacia Akademio de Sciencoj kaj tiu de la Akademio de Sciencoj de Francio. En la 8a de oktobro, 2007, li estis elektita kiel alilanda membro de la Instituto de Medicino, parto de la usonaj Naciaj Akademioj.

1  2  3  4  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments