100-aUK>

"Pasis UK-oj cent" - Solena kanto por la kongreso!

| 2015-07-22
Bookmark and Share

 

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Amir Naor el Israelo

 

    La baldaŭa Universala Kongreso en Lillo estos speciala okazaĵo – tio estas la 100-a kongreso. Tia okazaĵo estas rimarkinda. Do mi pretigis specialan kanton, dediĉitan al la unuaj cent kongresoj.

 

    Honore al Zamenhof, la kreinto de nia lingvo, la kanto estas bazita sur lia neforgesebla parolado dum la unua kongreso. Li diris tiam, interalie:

 

    Fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, … por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas.

 

    Tra la aero … flugas misteraj sonoj … ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema: ĝi estas la sono de io granda, kio nun naskiĝas.

 

    Tra la aero flugas misteraj fantomoj; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas; ili estas imagoj de tempo estonta…

 

    Tiuj frazoj de Zamenhof estas poeziaj, kaj mi nur aranĝis ilin kaj adaptis ilin al melodio de konata Israela komponisto. Mi aldonis kelkajn liniojn, kiuj ligas la vortojn de Zamenhof kun la nuna evento en Lillo.

 

    Kun la helpo de esperantistaj amikoj – Doron kaj Enrica – ni registris la kanton. Oni povas vidi la filmon ĉe Youtube (serĉante "Pasis UK-oj cent" aŭ https://youtu.be/ZA1otD8QJfw).

 

    Mi esperas ke tiu kanto trovos sian vojon kaj estos aŭskultata ĉe la 100-a kongreso!

 

    Jen la kanto – ludado: Doron Modan, kantado: Enrica Arbib.

 

Pasis UK-oj cent

 

Fratoj kaj fratinoj

Granda famili'

Tra la aero flugas

Tre mistera son'

La okul' ne vidas, sed

Sentas la anim'

Tiuj estas sonoj kaj imagoj

De estonta temp'.

Ni staras unu apud

la alia nun.

Venas ni el landoj

De la tuta mond'.

Reciproke premas ni

Manojn sen baril'

Pro la nomo de ideo granda

Kiu ligas nin.

Aere ŝvebis tia naivec'

Esperanton plu atendas

Ĝia estontec'.

 

Hodiaŭ ni denove venas al kongres'

Malmultas ni ankoraŭ

Pasis UK-oj cent.

Intertempe sonĝas ni

Pri la fina venk' -

Saĝe aŭ naive – ĉiukaze

Belas tre la voj'!

 

Aere ŝvebis tia naivec'

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments