El Popola Ĉinio>E-libroj>

Aperis amuza, ilustrita libro: Vojaĝo de Onia _ Eŭropa

| 2014-09-02
Bookmark and Share


La libro Vojaĝo de Onia _ Eŭropa 

 

    Korea studentino

 

    pri arto, kiu ĵus ekparolis Esperanton, partoprenis en la 98-a UK en Islando kaj poste vojaĝis tra Eŭropo pere de Esperanto. Ĉi tiu libro priskribas ŝiajn travivaĵojn dum la vojaĝo, kiu daŭris 80 tagojn.

 

    Ŝi ne nur malkovris diversajn facetojn de la eŭropaj kulturo sed ankaŭ tiujn de Esperanto, kaj nun tiuj spertoj renaskiĝis kiel kolekto da mallongaj skribaĵoj, kiujn akompanas ankaŭ desegnaĵoj faritaj de la aŭtorino mem.

 

    Dum la tuta vojaĝo esperantistoj ĉiam ŝin gvidis kaj gastigis. Do Esperanto ebligis ĉi tiun vojaĝon. La libro Vojaĝo de Onia_ Eŭropa elokvente pruvas tion.

 

    Ankaŭ komencantoj povas legi la libron facile.

 

    Espereble tiun ĉi eŭropan version sekvu pliaj pri vojaĝoj en Azio, Afriko kaj Amerikoj.

 

    50 procentoj da vend-enspezo de tiu ĉi libro estos uzataj por la Esperanto-movado en Afriko.

 

    ********************************************

 

    Vojaĝo de Onia _ Eŭropa

    -Verkita kaj ilustrita de: KIM Onnuri (Onia)

    -Eldonita de: Korea Esperanto-Asocio, Seulo, 2014.

    -Formato: 120p. 150cm x 210cm.

    -Prezo: 7 eŭroj, 10 usonaj dolaroj aŭ 58 juanoj

    -Mendebla ĉe KEA (kea@esperanto.or.kr).

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments