El Popola Ĉinio>E-libroj>

Neordinara talenta virino

| 2014-06-19
Bookmark and Share

 

    Đurić-Trbuhović, Desanka. En la ombro de Alberto Ejnŝtejno / Tradukis el la serba Agnesa Eremija, Dimitrije Janičić, Tereza Kapista, Pribislav Marinković, Ljiljana Popović; Antaŭparolo de Dimitrije Janičić. – Beogrado: Interpress, 2012. – 188 p., il.; 200 ekz. –(Biblioteko Esperanto; №6).


 

    Pri la vivo de la mondfama sciencisto Alberto Ejnŝtejno estas multaj libroj, sciencaj studoj kaj esploroj, sed pri la vivo de lia unua edzino Mileva Mariĉ oni tre malmulte scias. Nun la Esperanto-legantoj havas la bonegan eblecon ekscii detalojn pri la vivo kaj agado de unu rimarkinda neordinara virino – Mileva Mariĉ, kiu estis edzino de Alberto Ejnŝtejno kaj kiu estis kun li, kiam la granda sciencisto faris kaj aperigis siajn plej valorajn sciencajn verkojn.

 

    La libro En la ombro de Alberto Ejnŝtejno de profesorino Desanka Đurić-Trbuhović estas tradukita en multajn lingvojn. En 1982 ĝi aperis en germana traduko en Zuriko; el la germana oni tradukis ĝin en la francan, kaj poste ĝi aperis en la angla kaj en la japana lingvoj.

 

    Tre detale kaj profunde profesorino Desanka Đurić-Trbuhović priskribas la interesan kaj neordinaran vivon de Mileva Mariĉ. Mileva naskiĝis en Serbio kaj estis knabino "per viveca imago kaj sagaca observado de ĉiuj okazintaĵoj ĉirkaŭ si". Ŝi estis la plej saĝa kaj inteligenta lernantino "kvazaŭ ŝi mem jam ĉion sciis, kaj en la lernejo ŝi ĉion nur rememoris. Ŝi estis karakterize talenta por matematiko".

 

    Post la gimnazio Mileva veturis al Zuriko por studi. Tiam la Zurika universitato estis la unua en la germana regiono, en kiu oni permesis al virinoj studi, kaj en ĝi studis mondfamaj virinoj, kiuj poste iĝis eminentaj sciencistinoj kiel Nadeĵda Suslova, Maria Hajmfegtlin, Maria Sklodowska kaj aliaj.

 

    Post bona sukceso, kiun Mileva havis en la akceptoekzameno en Federala teknika altlernejo, en oktobro 1896 ŝi komencis studi matematikon kaj fizikon. Tie ŝi konatiĝis kun Alberto Ejnŝtejno. Verŝajne la matematiko proksimigis ilin. Ili ofte estis kune kaj ekamis unu la alian. Pri ili Desanka Đurić-Trbuhović skribas: "En Berno la feliĉo floris por ili ambaŭ. Mileva estis senfine sindonema al li kaj tute peneme laboris por li. Ŝi vidis kaj sentis lian grandan valoron kaj helpis lin por progresi por ne perdiĝi en sia propra suspekto".

 

    En la tuta libro estas emfazita la sindonemo de Mileva Mariĉ al Ejnŝtejno. Ŝi estis la plej fervora lia apoganto kaj strebis ĉiuflanke helpi lin. Mileva neglektis siajn proprajn sciencajn esplorojn. Ŝi iĝis fidela edzino, diligenta dommastrino kaj sindona patrino al la filo Hans Alberto, kiu naskiĝis la 14an de majo 1904. Mileva forte influis sian edzon. "Sidante apud li dum tagoj kaj noktoj kaj laborante sampene, ŝi kreis ĉe li tiujn laborkutimojn, tiun diligentecon en la laboro, kiu dank' al Mileva, restis por li la tutan vivon".

 

    Mileva Mariĉ forpasis la 4an de aŭgusto 1948. En la lastaj paĝoj de la libro la aŭtorino skribas: "Ŝi fordonis ĉion pri kio ŝi disponis, eĉ pli ol tion. La revoj de junaĝo ne realiĝis, la vivo sekvis alian vojon. Travivis ŝi grandan, kulminan amon, kiu valoris ŝiajn oferojn, ĉar ŝi helpis, ke realiĝu la altiĝo kaj gloro de la viro, kiun ŝi adoris".

 

    Por verki tiun ĉi rimarkindan libron la aŭtorino faris signifajn esplorojn, kolektis multajn leterojn kaj dokumentojn. La Esperanta traduko de la libro estas brila.

 

    En la ombro de Alberto Ejnŝtejno estas libro alloga, kiel interesa kaj atentokapta romano pri la vivo de la modesta, sed neordinara talenta virino – Mileva Mariĉ.

Julian Modest

 

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/06/recenzo-38/)

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments