Rano
de XIE YUMING
Granda kontribuo de tiu ĉi traduko, farita fidele kaj subtile en la aĝo de 69 jaroj, kuŝas en tio, ke niaj samideanoj, ne regantaj la ĉinan lingvon, havu la ŝancon ne nur spirite proksimiĝi al la verkisto (eble eĉ vidi lian modestan figuron kaj iom babili kun li aŭ en kolokvo, simpozio, konferenco pri tiu ĉi traduko kaj aliaj de liaj romanoj aŭ post lia eklerno de la internacia lingvo), sed ankaŭ persone koni la nunan Ĉinion, ĉerke traŭmatizitan en la vandalismaj jaroj kaj admirinde renovigitan dank' al la reformado kaj malfermo, kondukataj de la granda, glora Komunista Partio de Ĉinio.
La tradukinto, estimata sinjoro Wang Shirong, estas kompetenta veterano, ekde la juneco sin dediĉanta al Esperanto. Ĉi-foje, kiel antaŭe, li riĉigis nian lingvon per elvokivaj esprimoj, ekzemple Chen Nazo, Wang Piedo kaj Wu Intesto; "generala ventro" (p. 93), "Trio da ĉevaloj ne povas retiri lin" (p. 95), "sovaĝa floro" (p. 216) , "ranido" (p. 216) , "Venas saĝo el damaĝo" (p. 248), "kiel fiŝo en poto" (p. 331; ni havas jam la malsamsignifajn esprimojn "kiel fiŝo en akvo" kaj "kiel fiŝo ekster la akvo" en PIV). Ankaŭ per iuj novaj vortoj – legiĝas, en la sepa paĝo, kvazaŭa neologismo "periodontito", kiu konsistas el "peri~" (ĉirkaŭ), "odont(o)~" (dento) kaj "~it~" (inflamo); "mantoo" (p. 29), "rehmanio" (p. 38) , ĝaŭzio (p. 177), bovrano (p. 184) kaj halioto (p. 241).
La traduko estas ege subtila dank' al tio, ke sinjoro Wang Shirong preterlasis neniun detalon, eĉ ne iun ajn apenaŭ rimarkeblan, donante sufiĉe multajn klarigojn, tiel ke niaj samideanoj povas facile kompreni la ampleksan kaj profundan enhavon de la romano. Regas ankaŭ flueco kaj simplo el tio, ke la tradukinto artisme lirligis kaj malkomplikis la frazojn anstataŭ kompleksigi ilin per reto da subpropozicioj.
Jen heroino, la romana, ankaŭ epoka, nomata Wan Koro, naskita en 1937, diplomita el medicina lernejo en 1953 kaj fariĝinta ginekolog-obstetrikistino kiu faradis akuŝigojn ne nur al dekmiloj da virinoj, sed ankaŭ, foje, al bovino.
Kio okazis inter Wan Koro kaj la japana komandanto Sugitani? Bonvole legu la romanon! Sekve Ranido rakontas, kiel Wan Koro, kvazaŭ metempsikozito de Bakĥo aŭ Dionizo, tiel ebriigis la kadro-bastardojn, ke ili sinkis sub tablon kaj jen bojis jen hojlis, jen bekis jen lekis... Bonvole legu la tradukon, se vi volas scii, kion Wan Koro forĵetis kiel ranon!
"Ĉe stomako malsata ne kapricas palato", la zamenhofan proverbon oni rememoras, legante kortuŝan rakonton pri la ĉiutaga vivo de kamparanoj, kiuj produktadis grenojn tamen baraktadis en malsatego. Jam ambroziis eĉ karbo, herbo, cikado, cimo, formiko kaj... Kiel ili ronĝis antraciton, maĉis tigon kaj ĝuis nutrecon el insekto en la paŭperismaj jaroj, en kiuj plaĉis eĉ blato al la palato, se ne paroli pri rato? Kaj batato? Ho ve, kion batato alportis? Bonvole legu plu!
Oni eksplodos per rido aŭ snufe ploros, rigarde tuŝante la paĝojn pri tio, ke batato kondukis al tumulto, kaose furiozanta kontraŭ kondoma distribuado kaj spermodukta ligaturado en la granda familiplanada movado.
Monde konatas la kultura revolucio, huladinta kaj hurladinta en la daŭro de 1966 ĝis 1976 post ies forlaso. Kiom da jardekoj oni povas teni en la tuta vivo? Sed ĉu kultura revolucio aŭ brutula raborabio? Mem juĝu bonvole, laŭ aŭtenta kaj konkreta priskribado en tiu ĉi verko de Mo Yan, kiu ne senkaŭze ricevis la literaturan Nobel-premion!
Ĉu vi interesiĝas pri amuza kverelo kaj militeca lukto inter "Duonfeo" Yuan Vango, kiu bombaste aŭdigis en festeno longan analizon pri dispozicia geomancio, kaj Hao Manego havanta tiel lertajn fingrojn, ke li kapablis modli en momento pupon faksimilan al kliento? Ĉu vi volas scii, kiel Wan Koro faris kontraŭkoncipan enuteran rimedon al la edzino de sia nevo sen peti ŝian konsenton kaj kio okazis al la juna akuŝintino? Sed kio sekvis, post kiam Yuan Vango laŭpete elpinĉis la enuteran ringon, la edzino de Ranido denove gravediĝis, Wan Koro devige faris abortigon kaj tia operacio sendis, parce aŭ fortune, la "ranidinon" kaj "raneteton" en ĉielan palacon (Tamen kiel nia Majstro diris, "rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo", se ne paroli pri la ino kaj ido de Ranido!)? Ĉu vi inklinas mense spekti grandiozan festenon en la hejmopalaco de Ranido?
Ĉio reaperis, ĉio detruita aŭ ruinigita en la jaroj de la kultura polucio (ve al mi, sed "revolucio"!), escepte de miriado da mortigitoj kaj suicidintoj; fakte ankaŭ ili kiuj, reaperantoj (eble eĉ la Ibsenaj?), ofte frapis je la mensa pordo de iuj rimorsantoj, eĉ de la firmavola Wan Koro, kiu poste povis fari nenion alian ol taski al la edzo, ke li modlu pupojn, laŭ ŝia rememorado similajn al fetoj aŭ beboj kiujn ŝi, por plenumi la grandan politikon, propramane pereigis en abortigo kaj kies naskotagoj stampiĝis al ŝi en la cerbo!); restariĝis eĉ la Templo de Infandona Diino kun senprecedentaj majesteco, impono kaj lukso kompare kun antaŭa templeto. Ĉio reveninta aŭ reanimita havas multe pli grandan potencon, disvastiĝas ĉien kaj penetras tra la 4 dimensioj, preskaŭ tra la tuta Galaksio. Sed...
Sed ni revenu al la heroino kiu, timanta neniun kaj nenion, svenis terurite de rano. Kial? Tamen ĝuste la Rano kaj marĉo da ĝiaj gefratoj portis ŝin al la sino de Hao Manego kiu feliĉe aŭdis ŝiajn unuajn vortojn: "Ni geedziĝu!"... Bonvole legu la eminentan tradukon!
Bonvolu legi plu! Kio estas naskosurogato? Akrobataĵe paralelis la surogatado kaj familia planado kiu lasta lerte fariĝis mongajniga labirinto por iuj nobluloj.
Fine! Fine la fikcirealan romanon kronas 9-akta dramo, speciale verkita de la Nobel-premiito kaj titolita "Rano"! Ni do ludu ĝin, ĉu bone? Sed kiun rolon vi preferas? Aŭ ni kune estu spektantoj en Esperanto-teatro, tronanta en...
Redaktoro: Chen Ji