Avantaĝoj de dulingvismo (I)
de Renato CORSETTI
Lingvistiko
1 - Ĉu estas bone paroli du lingvojn?
Sufiĉas iri al la reto kaj tajpi, ekzemple, "bilinguismo infantile" (infana dulingveco) por trovi paĝojn kaj paĝojn pri la avantaĝoj de infana dulingveco aŭ ĝenerale plurlingveco.
Ĝis la '60-aj jaroj de la pasinta jarcento la situacio estis malsama, kaj ĉiuj sentis sin rajtigitaj konsili la gepatrojn paroli nur unu lingvon al beboj "por ne konfuzi ilin". En la komenco de la pasinta jarcento ĉiuj timis "nepurajn" civitanojn. Germanaj sciencistoj asertis ke homoj, kiuj parolas du lingvojn havas duoblan senton de lojealeco (ekzemple al Germanujo kaj al Rumanujo) kaj sekve ili havas personecoprobelmojn kaj en la fino iĝas skrizofrenuloj. Tio validis ankaŭ en Usono, kie oni deziris ke novaj enmigrintoj kiel eble plej rapide forlasu sian denaskan lingvon favore al la angla, kaj iĝu veraj usonanoj.
Oni memoras pri granda konferenco aranĝita en Luksemburgo en la 30-aj jaroj, en kiu partoprenis amaso da lingvistoj. Ili ĉiuj estis multlingvuloj, kaj la konferenco estis aranĝita tiel, ke ĉiu rajtas paroli en sia lingvo cayr ĉiuj aliaj komprenas sen interpretado ĉiujn ĉefajn eŭropajn lingvojn. Do, ĉi tiu amaso da multlingvuloj suckesis en la fino produkti rezolucion, kiu kondamnas multlingvecon kaj rekomendas instrui al infanoj nur unu lingvon.
En la lastaj 50 jaroj sekve de eksperimentoj komenciĝintaj en Kanado oni trovis, ke la antaŭaj asertoj estas senbazaj, kaj ke multlingvuloj havas avantaĵojn de multaj specoj ne nur en la lingva kampo.
Mi citas nur peceton el unu el la multaj paĝoj troveblaj en la reto: "Tio estas la konkludo de esploro...prizorigta de profesoro Jacques Mehler kune kun Agnes Kovacs de la Supera Lernejo de Progresintaj Studoj de Triesto. La infanoj elmetitaj al du lingvoj, jam de la malgranda aĝo evoluigas lernostrategiojn pli flekseblajn. Je unu jaro ili kapablas lerni en maniero pli rapida kaj pli ellaborita rilate al infanoj samaĝaj, kiuj aŭskultas nur unu lingvon. Tute aparte, vivo apud patrino kaj patro, ekzemple, angla kaj itala aŭ hispana kaj germana, plibonigas ĉe la malgrandaj infanoj la plenum-kapablojn, kiuj estas esencaj procedoj por plenumi taskojn ne nur vortajn sed mastrumajn kaj planajn rilate al agadoj kaj kunordigajn de la unuopaj agoj. "
Ĉiuokaze, eĉ se la fakuloj pri dulingveco estus interkonsentitaj inter si por trompi la mondon, ni devus same agnoski, ke dulingveco almenaŭ estas pozitiva pri lernado kaj manipulado de lingvoj kaj certe ne estas malpozitiva pri aliaj kapabloj. Pensu ke tio kongruas kun normala prudento. Dulingvulo devas daŭre salti inter la du lingvoj, kaj kompari ilin kaj demandi sin kial diable en la itala oni devas diri "due donne sono belle" kun la pluralo ripetata 4 fojojn, dum en la ĉina (denaska lingvo de multaj malgrandaj italoj nuntempe) oni diras tre pli simple: "due donna è bella". Tiu daŭra gimnastikado certe evoluigas la mensajn "muskolojn".
Konkludo por nefakuloj: plurlingveco estas io bona por via cerbo!
2. Ĉu estas bone paroli unu lokan lingvon kaj unu nacian lingvon?
Ne demandu kio estas dialekto. Neniu lingvisto en la mondo kapablas respondi. Ili ĉiuj provas savi sin per ŝerca esprimo: lingvo estas dialekto kun armeo. Pro tio ni uzas ĉi tie la neŭtralan esprimon "loka lingvo" por "dialekto" kaj "nacia lingvo" por la oficiala landa lingvo.
Poemistoj, kiel ni scias, estas pli mensogaj ol tomboŝtonoj.Manzoni ne estas malsama. En la poemo Marzo 1821 li diras, ke Italujo estas "una d’arme, di lingua, d’altare, di memorie, di sangue e di cor." (unu pro komunaj armiloj, lingvo, religio, memoroj, sango kaj koro).
Nun, mi ne scias, kion tio signifis en la tempoj de Manzoni, krom deziro de difinita politika elito transpreni la lokon de la tiamaj regantoj, sed oni ne povas diri tion simple tiel. Oni provis diri, ke oni transprenas la postenojn nome de la unuecaj italoj kaj tiel plu romantike.
Ankoraŭ nun, malgraŭ tio, kion diras la Istituo Italiano di Statistica (kies laborantoj legis kaj ŝatis Manzoni-n), kiam mi havas okazon eniri, ekzemple, malsanulejon en la italaj urbetoj mi trovas, ke ĉiuj, inkluzive de kuracistoj kaj flegistoj, parolas inter si kaj kun la apcientoj la lokan dialekton aŭ la lokan variaĵon de la itala peze dialektigita. Oni parolas al vi en la loka itala malpli dialektigita se vi klare aperas, kiel iu kiu venas de alia loko.
Ĉiuokaze mia gepatra lingvo, kiu ne estas la norma itala sed la dialekto de la vilaĝo de miaj gepatroj, ne estas pli proksima al la itala ol, ekzemple, la hispana.
Do, amaso da italoj de mia generacio parolas kaj lokajn dialektojn kaj la norman italan (en malsamaj proporcioj depende de la studoj, de la laboro, ktp.). Ĉu tio estas konsiderebla dulingveco? La respondo estas: Jes!
Ĉiuj esploroj faritaj pri la intelektaj kapabloj de italoj, kiuj nur parolas la norman italan (ĉar ili naskiĝis kaj vivis en altklasa familio), kaj de italoj, kiuj parolas kaj la dialekton kaj la italan, favoras la parolantojn de la dialekto. Eĉ en klasika eksperimento, en kiu estis tri grupoj esplorataj en Kampobaso (Campobasso): parolantoj de nur la norma itala, parolantoj de la norma itala kaj de la loka dialekto kaj parolantoj de la norma itala, la loka dialekto kaj la cigana, la plej mense flekseblaj estis la trilingvaj ciganaj infanoj. Kompreneble la filo de la apotekisto parolis la norman italan pli bone kaj la cigana infano pli malbone, sed mense la bildo estis tute alia.
Tio kompreneble aplikiĝas kaj al la lokaj italaj dialektoj kaj eĉ pli al la lingvoj parolataj de la novaj italoj. Se vi estas instruisto estu kontenta ke multaj el via lernantojn parolas hejme la ĉinan, la urduan aŭ la rumanan. Ne timu! Vivante en Italujo ili ne povas ne lerni la italan, sed la konservado de la propra lingvo estas ankoraŭ pli grava pro amaso da kialoj lingvaj kaj sociaj, pri kiuj ni ne parolu nun. Sciu, tamen, ke, se ni restas en al kampo de lingvoj, eksperimentoj en Nederlando montris, ke infanoj kiuj unue lernis la turkan en la unua klaso de la elementa lernejo kaj nur poste la nederlandan post la fino de la dua jaro konis la nederlandan pli bone ol tiuj, kiuj komencis tuj per la nederlanda. Kial? Certe ne pro la propedeŭtikeco de la turka rilate al la nederlanda, sed pro tio, ke la lernado de la propra lingvo, kiun ili parolis hejme, donis al ili la sentonde digno, kiu sufiĉis por kuraĝis ilin alfronti la nekonatan nederlandan.
Konkludo por nefakuloj: paroli lokan dialekton aŭ fremdan lingvon kaj la italan estas bona por via cerbo.
3. Ĉu tio aplikiĝas ankaŭ al Esperanto?
Certe, Esperanto estas lingvo? Ĉu iu leganto de ĉi tiu revuo kuraĝas aserti la malon?
Mi kredas, ke ne, sed se iu tamen troviĝas li tuj elektu la armilon por la duelo.
Estante lingvo kiel ĉiuj aliaj lingvoj, ĝi produktas la samajn efikojn al la menso de la du- aŭ plur-lingvuloj. Eble vi memoras, ke kelkaj alineojn antaŭe mi diris, ke ju pli la du lingvoj estas malsamaj des pli grandaj estas la efiko al la cerbo de la dulingvulo?
Nun en la okazo de Esperanto kaj de la itala temas pri du lingvoj, kies profundaj funkcimanieroj estas sufiĉe malsamaj. Se vi lernis Esperanton per normala kurso kiel plenkrekulo, kaj se vi uzis lernolibron de Migliorini aŭ de iu alia, vi perdis multon, ĉar oni provis kaŝi de vi la malsamecojn inter Espernato kaj la itala. La slogano estis: "Esperanto estas facila, ĝi estas preskaŭ kiel la itala, vi certe povas lerni ĝin sen apartaj klopodoj!"
Kiel vere funkcias Esperanto estis aŭdaca penso de Zamenhof, kiun li provis kaŝi de eŭropanoj, kaj ĝi restas kaŝita ĝis hodiaŭ krom se vi lernas Esperanton de la nasko. Oni ne vere povas trompi bebojn, kiuj lernas lingvon, ĉar ili havas amason da tempo por pensi kaj por alveni al la ĝustaj konkludoj.
Mi nur aludas al tio, kion faras esperantlingvaj beboj:
kreado de novaj vortoj el normala Esperanto-materialo, kvankam la rezulto estas nekutime uzata de la parolantoj de Esperanto. Ekzemplo prenita el vera diro de vera infano: malmiksi (=dividi. Oni estis miksinta fruktosukojn de du specoj kaj la infano volis, ke oni nun malmiksu ilin);
kreado de esprimoj potenciale eblaj en Esperanto sed forme aŭ signife malsamaj je la normala Esperanto. Ekzemplo: lang(et)i (= malmulte leki per la lango glaciaĵon);
kreado de esprimoj potenciale eblaj en Esperanto sed forme aŭ signife tre malsamaj rilate al la normala Esperanto uzata en la plenkreskula lingvo. Ekzemplo: Ne seĝu sur la divano (= ne sidu sur la divano).
Mi povus montri al vi centojn da tiaj ekzemploj. Esence beboj lernis jam je du jaroj, ke Esperanto estas aglutina lingvo, kie ĉio povas kombiniĝi kun ĉio kaj ke la nura limo estas limo de signifo. Infano, kiu devas konstante ludi inter tio kaj la itala, certe devas multe ekzerciĝi. Kiel vi tradukus: "Ĉu mi rajtas langeti vian glaciaĵon?"
(el L'Esperanto)
Redaktoro: Chen Ji