El Popola Ĉinio>E-libroj>

Grandioza historia panoramo

| 2012-09-24
Bookmark and Share

de SHI CHENGTAI

 

    Parolante pri la Esperanta literaturo, preskaŭ ĉiuj opinias, ke la akiro de la Esperanta poezio superas tiun de la proza verkado en Esp-o, pri tio ĉi la dika volumo de Esperanta Antologio kompilita de W. Auld ja estas plej forta atesto. Kiam oni temas pri la Esperanta beletro, unue mencias nomojn de elstaraj poetoj, ekz. de Kalocsay, J. Baghy, E. Miĥalski, W. Auld, M. Boulton, E. Urbanova, Armand Su k.a. Eĉ W. Auld skribis, ke "Kiel estas normale en juna literaturo, la prozo komence iom postrestis la poezion" 1). Legantoj en Esp-o, kvankam ŝatas legi romanojn en Esp-o, tamen interesaj kaj atentkaptaj originalaj romanoj kun granda influo povre malmultas (tiu opinio eble estas ne nur mia). Kvankam originalaj romanoj aŭ noveloj de aŭtoroj en Esp-o, ekz. de J. Baghy, M. Boulton, J. Forge k.a. gajnis laŭdojn de legantoj, tamen oni ankoraŭ bedaŭris, ke elstaraj originalaj romanoj, kiuj povis senhonte kompari kun iuj nacilingvaj elstaraj, estas tre malmultaj, ĉinaj samideanoj plej konas eble nur romaneton Printempo en la Aŭtuno de J. Baghy, pere de la traduko de Bakin (1904-2005).

 

    Kiam mi tralegis ĉi-jare eldonitan romanon La Princo ĉe la hunoj de Eugene de Zilah, fermante la libron, mi longe elspiris kaj murmuris:" tia originala romano, kian ni atendis longatempe al la Esperanta beletro, finfine aperis!"

 

    La fono de la romano La Princoĉe la hunoj estis la leviĝado de la Hunio dum la periodo de la Militantaj Regnoj (475-221 a.K.) en la ĉina historio, nu jam estis okazaĵo antaŭ pli ol 2200 jaroj. Nun mi citas la vortojn de la aŭtoro, enkondukante en la romanan scenaron:

 

    "Dua duono de la 3-a jarcento a.K.: Imperiestro Qin Shihuang, reĝo de Qin, lanĉis sian armeon kontraŭ la najbaraj reĝlandoj. En ~256 la reĝlando Zhou estas okupita… en 225 venis la vico de Wei. La maljuna reĝo de Wei devigas sian filon Chan, la ĉefkomandanton de la armeo de Wei, al akcepto de senespera fronta batalo. Post la malvenko, la princo Chan fuĝas kun sia huna kavalerio en Chu-lando. Post malvenko en Chu, en 223, la kavalerio de la Princo daŭrigas la rezistadon en Yan, kiu falas post unujara batalado.Du jarojn poste la tuta Ĉinio apartenas al Qin. La princo Chan sin kaŝas, dum sep jaroj, en taoisma monakejo meze de neatingeblaj montaroj. Sed fariĝi taoisma saĝulo ne estas lia destino; li ne kapablas submetiĝi al la malamata Qin. Li decidas forlasi la ĉinan teron kaj komenci novan vivon ĉe la hunoj. La Princo ĉe la hunoj estas rakonto pri huniĝo de ĉina aristokrato, pri malfacila adaptiĝo de talenta individuo al alia civilizo, al aliaj homoj, moroj, gustoj kaj odoroj." 2)

 

    La Princo Chan Wei fuĝas al hunoj. Survoje li renkontas la skoltan tribon hunan, sub la akompanado de tiuj tri hunaj batalistoj Chan alvenas en hunan tribon, kies tribestro Urga, post malfacila vadado en dezerta stepo. Urga estas ĉef-juĝisto de la huna imperio, saĝa maljunulo, post ekzamenado li trovas la kapablecon de Ĉan (Chan), konfidencas al Ĉan kaj proponas Ĉan al Motun, kiun li tre estimas kaj sincere fidas, ke Ĉan estu kanceliero de Motun por leviĝo de la huna imperio.

 

    Ĉan restas en la huna tribo, Urga edzinigas sian karan nepinon Ozike al Ĉan, tial Ĉan nomas sin "Ĉanu nepo de Urga." Tiu geedziĝo estas politika kaj ekonomia, damo Ozike, la edzino de Ĉan, helpas lin kaj administras la familian aferon (ink. sklavojn kaj brutojn). Ĉan sukcese organizas la kancelariejon, pere de palavrado submetas Bandestron Baltu kaj faras lin sia fidela subulo, unuigas ĉirkaŭ si tribojn de ĝongoj, kiangoj, tikoj, okutoj…Dum restado en Jueĉioj de Motun, li protektas siajn damon kaj filon Kiok, poste li fariĝas grava kancelariano kaj Orĥano de la Huna Imperio regata de Motun.

 

    La romano estis grandioza historia panoramo pri la Huna Imperio, kiu leviĝis en la norda ĉina tero antaŭ pli ol 2200 jaroj. La romano estis fikcia literatura verko, tamen la romanisto per la fikcio klopodadis serĉi la fakton historian! En la romano la aŭtoro ĝuste kaj aŭtente reaperigis la historian scenaron per multaj detaloj bataladi kun aliaj klanoj, rabi sklavojn kaj brutojn, fidele priskribis la morojn, kutimojn, vivkondiĉojn, manĝadojn kaj vestiĝojn de hunoj.

 

    Eble nia erudicia aŭtoro E. de Zilah trovis fadenon aŭ fonton pri la huna historio en la ĉinaj klasikaĵoj, kaj bakis sian romanon. En la fama verko Shi Ji (Registaroj de la Historiografo laŭ Wang Chongfang) de Sima Qian (ĉ.143 a.K.~?), troviĝis konciza priskribo: la prapatro de hunoj estas "posteulo de Xiahou, nomata Chunwei…Sanju-o de hunoj nomiĝas Touman ( laŭ E. de Zilah: Kadar sanjuo Thoban en la romano). Sanjuo havas princon, nomata Motun. Poste Sanjuo deziras senigi la princecon de Motun por alie nomumas sian pli junan filon kiel la princon, ties patrino estas dorlotata de Sanjuo, tial sendas Motun en Jueĉiojn, kiel ostaĝon. Motun jam ostaĝas en Jueĉioj, Sanjuo urge atakas Jueĉiojn, por ke Jueĉioj mortigu Motun. Motun ŝtelas bonan ĉevalon kaj surrajdante ĝin revenas en sian tribon. Sanjuo miras lin kapabla kaj ordonas lin tumanestro…" Poste Motun mortigis sian patron, Sanjuon Kadar, fariĝis sanjuo Motun. Post lia forpaso lia filo Kiok fariĝis sanjuo, nomante sin Sanjuo Laoshang.

 

    La aŭtoro el la historia materialo (tiom malmultaj notoj!) elpensis la atentkaptan intrigon de ĉi tiu romano, dika volumo kun pli ol 600 paĝoj, antaŭ legantoj disvolvis la historian panoramon pri la huna imperio. Li figure portretis la protagoniston Ĉan (aŭ Ĉanu en la huna), igis tiun vivante agadi en la romano, kaj de tempo al tempo kortuŝis la legantojn. Aliaj (gravaj) personoj en la romano ankaŭ estis sukcese priskribitaj, kun diversaj propraj karakteroj. Li ja estis virtuozo verki rakonton, lerte aranĝis la scenvicigon de la personoj laŭ la intriga irado. Eĉ pli mirigis min lia surscenigo de s-ro Lie Yukou (en la 9a ĉapitro), fama daoisto de tiu epoko, ties verko“Liezi" ja estis la klasika verko en la ĉina kulturo, kiun nun eĉ multaj junaj ĉinoj jam ne konas. Tamen la aŭtoro donis al ni ne sekan vizaĝon de Lie, sed vivantan figuron.

 

    Dank' al konatiĝo kun la orientaj kulturo kaj historio la aŭtoro trafe priskribis scenojn de la fartado, batalado, trejnado, nupto, kuracado kaj aliaj de tiu ĉi nacio. La reliefigo pri la stepoj, dezertoj kaj riveroj, eĉ rojoj en la romano ankaŭ estis trafa, aŭtenta. Multaj fikciaj detaloj de la romano fariĝis tiom kredindaj, kaj pli, eĉ se mi ne persone konas la aŭtoron, mi imagus lin vivi sur la stepo de Interna Mongolio de Ĉinio (siatempe la hunoj vivis tie antaŭ pli ol du mil jaroj) multajn jarojn. La historia aŭtentikeco kaj la intriga fikcio organike interplektiĝis, tio donis al ni, legantoj, fortan deziron legi. La realisma stilo kaj vigle frua rakontado pli faris la romanon tre elstara verko en la Esperanta beletro!

 

    La lingva uzado de la romano estas laŭdinda, frua rakontado kaj viglaj dialogoj rivelas la vivan forton de nia lingvo Esp-o. Por la bezono (la necesa) la aŭtoro envenigas kelkajn novajn vortojn (pri la aparta huna metio), kiuj troviĝis en la Grosaro de la romano. Por faciligi legadon la aŭtoro donis la tabelon "Personoj" laŭ ordo de apero. En la romano la aŭtoro uzis la vorton "ci", anstataŭ tiu "vi" en plejparta sceno, kiel la duan personan pronomon, tia uzado koincidis kun la kutimo de hunoj (eĉ hodiaŭ multaj ĉinoj, almenaŭ en mia ĉirkaŭo, ankaŭ uzas "NI" (ci) inter nekonatoj aŭ konatoj, sed malmulte "Nin" (vi).

 

    Kelkaj rimarkindaj detaloj estas, ke dum la periodo Militantaj Regnoj en Ĉinio ne aperis la papero (en la 4a ĉapitro), oni ofte uzis bamubuajn lamenojn aŭ lignajn lamenojn (precipe inter hunoj) por skribi, nobeloj ofte uzis silkaĵojn, eble hunoj uzus ankaŭ ŝaffelojn. Dum tiu periodo ankoraŭ ne aperis "Kaishu" kaligrafie (en la 4a ĉapitro), sed furoris kaligrafie maniero "Zhuanshu" kaj "Lishu". Qin Shihuang unuigis la skriban manieron de la ĉina lingvo, oni ĉefe uzis "Lishu" dum la skribado.

 

    Kun granda intereso mi tralegis la romanon, haste, urĝite de la intrigo kaj la personaj sortoj en la romano, kaj mi ankaŭ haste skribis mian postlegan impreson ekstaze, ĉar, kiel mi jam diris ĉe la komenco de tiu ĉi rezenco (se mi troigus mian ĉi-artikolaĉon, do pardonu min, legantoj), ke finfine aperis tia romano, kian mi atendis al la Esparanta beletro, kiu povas egaliĝi estetike aŭ beletravalore kun elstaraj romanoj (historiaj) en la nacilingvaj literaturoj! Jes ja! (Mi eĉ kredas, ke baldaŭ ĝi havos tradukojn en nacilingvoj) Por la apero de ĉi-elstara epopea romano, monumenta verko en la Esperanta literaturo, ni, esperantistoj, kial ne hura-u!

 

    Mi ne babilu plu, kaj tutkore proponas al vi, karaj samideanoj, malfermante la romanon La Princo ĉe la hunoj, legu! Mi kredas, ke ĝi certe donos al vi grandan legadan delicon, samkiel vi legas la romanojn Milito kaj Paco de Leo Tolstaj aŭ Ĉe Akvorando de Shi Nai'an kaj Luo Guanzhong.

 

    1) el La Fenomeno Esperanto de W. Auld, p.82, UEA, 1988

 

    2) sur la Postkovrilo de La Princo ĉe la hunoj

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments