El Popola Ĉinio>E-libroj>

Vjetnama klasikaĵo en la serio "Oriento-Okcidento"

| 2012-09-03
Bookmark and Share

    En la 97-a UK en Hanojo okazis la publika lanĉo de la Esperanta traduko de Rakonto pri Kjeŭ, granda epika poemo de Nguyen Du (1766-1820), kiu aperis kiel numero 48 en la Serio "Oriento-Okcicento" de UEA. Rakonto pri Kjeŭ estas konsiderata la plej grava verko de la vjetnama literaturo. En 3254 versoj ĝi rakontas pri la vivo de la bela kaj talenta junulino Thúy Kiều. Ŝi estas enamiĝinta al Trọng Kim, sed ŝi devas oferi sian amon kaj sin mem por savi siajn patron kaj pli junan fraton el malliberejo. Por tio ŝi edziniĝas al fripono, kiu devigas ŝin prostituiĝi. Post multaj suferplenaj jaroj ŝi fine rekuniĝas kun sia vera amato, kiu intertempe estis edziĝinta al ŝia fratino.

 

    La Esperanta versio, eldonita de The Gioi, estas rezulto de internacia kunlaboro. Ĝi estis tradukita de Le Cao Phan, en kies tradukoj la verko pli frue aperis ankaŭ en la angla kaj franca lingvoj. Lia traduko estis finpolurita de Baldur Ragnarsson, Renato Corsetti, Keyhan Sayadpour kaj Gerrit Berveling. En la vjetnama flanko al la realigo de la eldono diversmaniere kontribuis Nguyen Thi Ngoc Lan, Nguyen Thi Phuong Mai, Nguyen Xuan Thu kaj Vuong Quoc Cuong.

 

   La Esperanta eldono havas antaŭparolojn de Probal Dasgupta, Nguyen Van Loi kaj Le Nhien, respektive la prezidantoj de UEA, Vjetnama Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Asocio de Ho-Chi-Minh-Urbo. Antaŭparolon verkis ankaŭ la tradukinto Le Cao Phan kaj Renato Corsetti, kiu kunordigis la laboron de la internacia teamo. Apartaj tekstoj informas pri la poeto Nguyen Du kaj pri la fono kaj specifaĵoj de la verko mem.

 

   La bele bindita libro havas entute 248 paĝojn kaj aperis en 1000 ekzempleroj. Ĝia prezo ĉe la Libroservo de UEA estas 18,00 eŭroj (plus sendokostoj kaj, por klientoj el EU, imposto je 6%). (Rim. La libro estos vendata ĉe UEA post la alveno de la mare transportata stoko meze de septembro.)

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments