Okazis la unua plena sesio de la Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de KPĈ

BY:Xie RuifengOctober 24, 2022


La 23-an de oktobro estis publikigita la komunikaĵo de la unua plena sesio de la 20-a Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).


En la plena sesio, la komisiono elektis siajn sekretarion, vicsekretariojn kaj membrojn de la konstanta komitato, kaj raportis la elektajn rezultojn al la Centra Komitato de KPĈ.


La sesion ĉeestis sume 132 el la 133 membroj de la 20-a Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de KPĈ.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat