Ĉina Changshan-insularo estis enskribita en la listo de Mondaj Naturheredaĵoj

BY:Xie RuifengNovember 23, 2026

En la 48-a Sesio de la Monda Heredaĵa Komitato de UNESKO en Pusano, la Korea Respubliko, oni aprobis la enlistigon de la ĉina Changshan-insularo kiel unu el la mondaj naturheredaĵoj.
















La Changshan-insularo situas ĉe Bohai-a Golfo de la Flava Maro de nordorienta Ĉinio. Ĝi apartenas al Dalian-urbo, Liaoning-provinco. La insularo servas kiel energia proviz-haltejo por dekoj da milionoj da migrantaj birdoj dum ilia migrado trans la maro. La regiono, kun totala areo de pli ol 4 900 hektaroj, estas riĉa je bio-resursoj kaj povas nutri pli ol 140 registritajn birdospeciojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat