En ĉi-jara "Aĉetuma festivalo" (de la 20-a de oktobro ĝis la 11-a de novembro), la interreta podetala vendado de fruktoj produktataj de la provinco Shaanxi atingis 3.52 miliardojn da juanoj, kun jara kresko de 10.55%. Inter ili, la podetala vendo per rekta elsendo atingis 890 milionojn da juanoj, kun jara kresko de 22.04%, tia maniero jam fariĝis grava kreskoforto por la retkomerco de shaanxi-aj fruktoj.

Luochuan-aj pomoj

Fuping-aj persimonoj

Meixian-aj aktinidioj

Yan'an-aj sekigitaj jujuboj

Binzhou-aj piroj
La datumoj montras, ke la perinterreta vendo de freŝaj fruktoj atingis 3.25 miliardojn da juanoj, kun jara kresko de 12.84%; la interreta vendo de prilaboritaj fruktaj produktoj atingis 264 milionojn da juanoj, kun jara kresko de 17.51%. Por prilaboritaj fruktaj produktoj, tia kreskado estas forta.
Rektaj elsendoj multe helpas fruktan vendadon. La provinca podetala vendo de fruktoj farita laŭ tiu ĉi rimedo okazis 6 100-foje, altirante 92 milionojn da spektadoj. Rektaj elsendantoj kiel Xianpuzi kaj Zhongyuan Guonong estis pli kaj pli ŝatataj, ili helpis lokajn fruktojn eliri la vilaĝon kaj eniri la merkatojn de urboj kaj la tutan landon.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
