Antaŭtagmeze de la 18-a de novembro en Shenzhen, Guangdong-provinco en suda Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping partoprenis en la Pintkunveno de Ĉefaj Plenumaj Oficistoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) kaj faris gravan ĉefteman prelegon. Li alvokis klopodojn por doni impulson al novig-gvida kresko, celante komunan prosperon en Azi-Pacifiko.

Li diris, ke APEK fondiĝis sekve de la tajdo de ekonomia tutmondiĝo, akcelante Azi-Pacifikon gvidi la difinadon de la tendencoj de la epoko. Ĉinio pretas kunlabori kun ĉiuj flankoj por firmigi konfidon, antaŭeniri kun persistemo kaj kuraĝo, kaj man-en-mane konstrui la azi-pacifikan komunumon kun komuna estonteco, por komuna prospero tra la tuta regiono. Li proponis protekti la ĝeneralan situacion de paco kaj stabileco, konstrui pontojn por malferma kunlaboro, stimuli la motorojn de kresko gvidata de novigado, kaj vastigi vojojn por reciprok-utila kunlaboro.
Xi Jinping diris, ke Ĉinio liveros al la tutmonda komerca komunumo la grandskalan kaj malferman merkaton kaj vastajn disvolvajn perspektivojn, kaj ankaŭ kunlaboran medion, kiu antaŭenigas reciprokan progreson.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
