En la distrikto Kangdong (ankaŭ tradukata kiel Gangdong), antaŭurbo de Pjongjango en la Korea Popol-Demokratia Respubliko (KPDR), troviĝas tio, kion la loka ŝtata gazetaro priskribas kiel speco de "urbo de forcejoj", kun pli ol 260 hektaroj, hidropona teknologio kaj saĝa produktada sistemo.

Enirejo de la Forcejo-komplekso de Kangdong
Konstruita ĉefe de militistoj de la Korea Popola Armeo, la Forcejo-komplekso de Kangdong okupas la terenon de la iama militista aerodromo de Kangdong kaj estas konsiderata "trezora bieno" por certigi la "legomkorbon" de la loĝantoj de la ĉefurbo.
La Forcejo-komplekso de Kangdong estis oficiale inaŭgurita la 15-an de marto 2024, kun la ĉeesto de la landa gvidanto Kim Jong Un, akompanata de gvidantoj de la Korea Laborista Partio kaj de la nacia registaro.
Tiu projekto enkadriĝas en la strategio de agrikultura modernigo de la lando, nomata Kampara Revolucio en la Nova Epoko, kies celo estas akceli agrikulturan disvolviĝon, altigi la vivkvaliton de kamparanoj kaj certigi la manĝaĵan memsufiĉon de la lando.
La strategio inkludas la konstruadon de grandaj modernaj kompleksoj de agrikulturaj forcejoj kun integrita saĝa produktada sistemo. Inter tiuj kompleksoj, elstaras tiu de Jungphyong, inaŭgurita en 2019, tiu de Ryonpho, inaŭgurita en 2022, kaj tiu de Kangdong.
Modelo de kampara civilizacio
La komplekso de Kangdong okupas pli ol 260 hektarojn kaj entenas pli ol 1 050 konstruaĵojn. Krom la forcejoj, estas 1 200 loĝejoj, administraj kaj teknikaj konstruaĵoj, lernejo, infanĝardeno, infanvartejo, kulturdomo kaj kuracejo.

Plantoj moviĝas sur bretoj en duonsferforma vitra forcejo.
Pro ĉi tiu kombinaĵo de agrikultura produktado, loĝado kaj publikaj servoj en unu loko, la komplekso de Kangdong estas konsiderata kiel Modelo de Kampara Civilizacio kaj spegulas la strategion de la landa registaro kunordigi antaŭenigon de agrikultura produktado kun estigo de socia bonfarto.
La agrikultura infrastrukturo inkludas ĉambrojn kun cilindraj aparatoj por kultivado de legomoj, kie la legomoj kreskas sub homregitaj kondiĉoj, sub artefarita blanka aŭ viola lumo. Ĉi tiu tekniko, kvankam tre promesplena, konsumas multe da elektro, kaj en la komplekso de Kangdong elektro venas el malgranda hidroelektra centralo konstruita nur kelkajn kilometrojn for de tie.
La vitraj forcejoj en formo de duonsfero optimumigas la uzon de spaco. En ili, la plantoj kreskas sur moveblaj bretoj, kontrolataj de aŭtomatigita sistemo, kiu kontrolas la humidecon kaj la lumon. La movado de la bretoj certigas, ke ĉiu planto ricevu la saman kvanton da lumo kaj akvo, preventante fruan aŭ malfruan maturiĝon.
La hidroponaj kultiv-instalaĵoj estas similaj al tiuj troveblaj en aliaj landoj, en kiuj la legomoj kreskas sen rekta kontakto kun la grundo. Kultivado en forcejoj ebligas la produktadon de freŝaj legomoj dum la tuta jaro, eĉ dum vintro.

Plantoj rondiras ĉirkaŭ viola lumo.
La saĝa sistemo ebligas monitori la mediajn kondiĉojn, spuri la kreskon de la plantoj, aŭtomate kontroli kaj regi diversajn produkt-procezojn, ĝustigi la kultivajn kondiĉojn kaj optimumigi la uzon de spaco kaj laborforto, signife pliigante la efikecon de produktado kompare kun tradiciaj agrikulturaj metodoj.
12 600 tunoj da legomoj en unu jaro
Laŭ datumoj de la Korea Asocio de Sociaj Sciencistoj, la komplekso de Kangdong sukcesis produkti 12 600 tunojn da diversaj specoj de freŝaj legomoj en unu jaro, kaj la tuta produktado estis destinita al la loĝantoj de Pjongjango.
Inter la produktoj de Kangdong estas kukumoj, kukurbetoj, brasikoj, laktukoj kaj aliaj foliaj legomoj. La unua rikolto estis anoncita baldaŭ post la inaŭguro kaj la produktoj estis distribuataj en vendopunktoj de Pjongjango.
Parto de pli granda strategio
La klopodo de la lando konstrui agrikulturajn kompleksojn kiel ĉi tiu celas pliigi la disponeblecon de freŝaj legomoj dum la tuta jaro, plibonigi la nutradon de la loĝantaro kaj disvolvi naciajn agrikulturajn teknologiojn. La projekto ankaŭ havas teritori-planadan dimension, ĉar ĝi kombinas agrikulturan produktadon, loĝadon kaj publikajn servojn.
Por KPDR, Kangdong estas ŝlosila parto por garantii la provizadon de la ĉefurbo kaj ankaŭ modelo de intensa kaj protektita agrikulturo.
Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
