La spegula politiko

BY:Rafael Henrique ZerbettoNovember 9, 2026

La venko de prezidento Lula en la balotado de Brazilo estis celebrata tutmonde. Kial ĝi kaptis tiom vastan atenton? Ĉar lastatempe ekstrem-dekstraj kandidatoj venkis multajn balotadojn tra la mondo, kaj Brazilo pruvis, ke eblas venki ilin, alportante esperon al demokratoj de la tuta mondo.


Sed kial nuntempe estas tiom malfacile venki baalotadon kontraŭ la ekstrema dekstro? Kialoj estas multaj, interalie subteno, rekta aŭ nerekta, de usona registaro, usonaj teknologiaj kompanioj, kiuj posedas la ĉefajn sociajn retejojn, interlalie. Sed la plej grava kialo estas ilia retorika strategio.


Analizante la strategion de la kampanjo de Flávio Bolsonaro en sia disputo kontraŭ Lula, ni trovas, ke estis evidenta retorika ŝablono, kiu konsistas en rebato de akuzoj per la argumento, ke la kontraŭulo faris ĝuste la saman aferon. Tio estas la strategio de la spegulo.


Lula (dekstre) kaj Flávio Bolsonaro dum debato ĉe brazila televidkanalo Band


Agante tiel, li evitis ekspliki la akuzojn kontraŭ si mem kaj samtempe transdonis la pilkon al la alia flanko: "aŭ vi klarigas la akuzojn kontraŭ vi, aŭ ni interkonsentas, ke la ludo estas unu-unu". Kaj se kontraŭulo eksplikas ion, Flávio povas uzi tiun klarigon kaj por ataki kaj por defendi sin, denove spegulante la aliulon.


Laŭ vidpunkto de filozofio la fakto, ke alia persono faris la saman eraron, ne igas la originan kritikon malvera. La lingvistika aliro estas alia, fokusante sur la anstataŭigo de la priparolata afero: oni ĉesas paroli pri unu por paroli pri alia.


Sed estas la psikologio, kiu klarigas la efikecon de la artifiko: la strategio de la spegulo ekspluatas nian naturan sentemon al signoj de hipokriteco kaj partieco. Montri la akuzanton kiel malbonintenca, eĉ se li ne estas, reduktas la persvadan povon de la akuzo. Krome, la tekniko delokas la fokuson al la kontraŭulo, malhelpante la pensadon pri la origina kritiko.


La falsa simetrio kiel metodo


La bildo, kiun ni vidas en la spegulo, estas simetria al la originalo. Sed ne ĉiuj speguloj estas samaj; iuj intence distordas la bildon. Ĉi tiu trajto de la speguloj ankaŭ ĉeestas en la tekniko uzata de Bolsonaro: temas pri la falsa ekvivalenteco.


Tio okazas, kiam iu argumentas, ke Jair Bolsonaro estis arestita kaj aŭdas la respondon "Lula ankaŭ estis". Se ambaŭ jam estis en malliberejo, ni tendencas konkludi, ke ili estas ekvivalentaj, sed tiu ekvivalenteco montriĝas malvera, kiam ni analizas la esencon de ĉiu aresto, ĉar ĉiu el ili implicis malsamajn kuntekstojn kaj motivojn.


La tekniko de la spegulo transformas la akuzanton en akuziton, saturas la pensadon de spektantoj kaj reduktas la debaton al kverelo inter subtenantaroj. Tial ni havas la impreson, ke la politikaj debatoj de antaŭ pli ol jardeko estis pli bonaj — kaj ili ja estis, ĉar tiam oni diskutis proponojn, neniu evitis respondi demandojn, kaj la kandidatoj ne trouzis intelektan malhonestecon.


La falsa elekto inter esti "kolonio de Usono" aŭ "kolonio de Ĉinio"


La granda avantaĝo de Lula en ĉi tiu balotado estis lia nefleksebla defendo de la suvereneco de Brazilo. Li ne cedis al la premado de usona prezidento Donald Trump por trudi Brazilon akcepti maljustajn interkonsentojn. Anstataŭe, Lula plivastigis partnerecojn kiel strategion por redukti la brazilan dependecon je Usono sen permesi fremdan enmiksiĝon en la aferojn de Brazilo.


Flávio Bolsonaro, male, vojaĝis al Usono por peti al Trump estigi tarifojn kontraŭ sia propra lando, kaj promesis al Marco Rubio, ke se elektita, la transira teamo de lia registaro estus "je la dispono" de Usono. Ĉi tiuj du faktoj sufiĉas por ke oni pridubu lian lojalecon al la brazila nacia intereso.


Sed ĉiufoje, kiam oni prezentis sian legitiman zorgon pri la subemo de Flávio Bolsonaro al Trump, la reago de liaj apogantoj estis akuzi Lula "esti subema al Ĉinio". Jen denove la tekniko de la spegulo. Jen denove falsa simetrio.


La pliiĝo de la komerco kaj de la duflanka investado inter Brazilo kaj Ĉinio ne implicas submetiĝon, ĉar ĉi tiuj du landoj ne enmiksiĝas en la internajn aferojn unu de la alia; estas nur negocoj, similaj al tiuj de Brazilo kun aliaj landoj, ĉu grandaj aŭ malgrandaj, ĉu fortaj aŭ malfortaj.


Krome, tiu simetrio inter Usono kaj Ĉinio en la internacia scenejo estas malvera, ĉar ekzistas okulfrapa diferenco inter la du landoj laŭ metodo: Ĉinio investas sen fari politikajn postulojn kaj akceptas negoci teknologiajn transigojn; Ĉinio neniam emis kuratori alian landon nek vetoi ĝian komercon kun alia lando.


Usono, siaflanke, estas malpli ema negoci teknologiajn transigojn kaj ofte postulas politikajn kondiĉojn por siaj investoj. Tiuj postuloj kutime limigas la liberecon de siaj partneroj fari komercon kun kelkaj aliaj landoj kaj faciligas fremdan enmiksiĝon en internajn aferojn.


Egala distanco inter landoj ne estas nuligo de riskoj, sed suverena administrado de partnereco.


Ĉu ekzistas simetrio inter raraj teroj kaj asaio?


En la lastaj jaroj, la brazilaj rezervoj de raraj teroj okupis la titolojn de gazetaroj. Prezidento Lula volas reguligi la sektoron kaj kondiĉigi la partoprenon de fremdaj kompanioj al teknologia transigo kaj estigo de industriaj ĉenoj en Brazilo por prilabori tiujn mineralojn. Siavice, Flávio Bolsonaro parolis nur pri "negocado kun Usono", sen doni ajnan signon, ke li, post elektiĝo, postulus ion utilan al Brazilo kiel kondiĉo por usona partopreno en tiu sektoro en Brazilo.


La brazila minkompanio Serra Verde, kiu minas rarajn terojn en Brazilo, estis fulme aĉetita de usona firmao, kiam prezidento Lula deklaris la emon reguligi tiun sektoron.


Tamen, konsiderante la pozicion de la registaro de Trump kaj la interesojn de la usonaj kompanioj, estas racie konkludi, ke tia negocado rezultigus prilaboradon kaj aldonon de valoro ekster Brazilo. Plie, Trump jam klare diris, ke li volas prioritaton al Usono pri aĉeto de la brazilaj raraj teroj kaj limigojn al ĉina partopreno en tiu sektoro.


Kiam oni demandas ilin pri tio, la subtenantoj de Bolsonaro reagis demandante pri la aĉeto, fare de ĉina kompanio, de la tuta produktado de asaio de la brazila subŝtato Amapá ĝis 2031, kvazaŭ tio pruvus, ke Lula transformas Brazilon en "kolonion de Ĉinio".


Unue, pasintjare Amapá produktis 30 tunojn da asaio, kaj la interkonsento de la Kooperativo de la Ekstraktaj Produktantoj de la Subŝtato Amapá (Amazonbai) kun ĉina manĝaĵ-distribua kompanio antaŭvidas la provizadon de 15 tunoj/jare, do nur duonon de la produktado de la subŝtato, ne la tuta produktado kiel ili asertis, kaj la restantaj 15 tunoj estas sufiĉaj por la konsumado fare de lokanoj.


Due, asaio estas renovigebla agrikultura produkto, rikoltata ĉiujare, kio estas tute malsama ol nerenovigebla minerala rimedo, konsiderata strategia ĝuste ĉar ĝi estas malfacile trovebla. Krome, la aĉeto de unu rikolto de asaio ne transdonas al la aĉetanto la kontrolon de la kooperativo, kiu ĝin produktas. Male, la agado de Usono en la sektoro de raraj teroj celas la regadon de la tuta provizoĉeno, ne nur la aĉeton de produkto.


Kiu lando vere minacas nacian suverenecon de Brazilo?


En la klasika kolonia rilato, tio, kio diferencigas la metropolon de la kolonio, estas ĉefe la regado de la produktado — ne nur la celloko de la eksportaĵoj. Surbaze de ĉi tiu premiso, kiu lando estus pli ema trakti Brazilon kiel kolonion, ĉu Usono aŭ Ĉinio?


Brazila asaio populariĝas en Ĉinio kaj aliaj landoj.


En la kazo de asaio, ni vidis, ke la rilato kun Ĉinio reduktiĝas al komerco: Ĉinio aĉetas la rikolton, sed la brazila kooperativo daŭre regas sin mem aŭtonome, sub la gvido de brazilanoj. Krome, la produkto estas prilaborata en Brazilo antaŭ ol esti eksportata kiel kaĉo, koncentraĵo aŭ liofilizita pulvoro. Ĉi-lasta estas la plej ofta formo de asaio en Ĉinio kaj ĝuste ĝi havas la plej altan aldonvaloron.


La deziro de Trump regi la brazilajn rezervojn de raraj teroj siaflanke montras al ni planon superregi alian landon. Kaj en ĉi tiu punkto, denove, aperas la tekniko de la spegulo: kiu akuzas Ĉinion voli kontroli latinamerikajn landojn, ne celas liberigi ilin, sed konstrui rakonton por pravigi ilian submetiĝon al Usono.


La falsa simetrio ne estas nur ruza retoriko; ĝi malhelpas la balotanton kompari realajn projektojn kaj pripensi, kiel ili influus lian vivon. Elektante por kiu voĉdoni, la balotanto ne devus demandi "kiu ankaŭ faris", sed "kiu proponas kion".


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat