
Xiamen-urbo ĉampionas en Ĉinio per komercado pri karbona sorbo. La Xiamen-a Proprietaĵa Interŝanĝa Centro jam starigis kvar komercajn platformojn por karbona sorbo, nome la komercan platformon pri mara karbona sorbo, la komercan platformon pri agrikultura karbona sorbo, la komercan platformon pri karbona sorbo por grundokonservado kaj akvokonservado, kaj la platformon pri karbon-sorba komerco rilate al rubaĵa klasifikado. Ĉiuj tiuj platformoj okupas la unuan lokon en siaj respektivaj kampoj en Ĉinio. Tiamaniere, Xiamen starigis komercan ekosistemon pri "karbona sorbo de montpinto ĝis maro".
Interalie, la kvanto de komercado pri mara karbona sorbo en Xiamen ĝis marto 2026 jam atingis 250 mil tunojn. Tiuj maraj karbonsorbaj negocoj ĉefe devenas de projektoj pri mangrovoj, salmarĉoj, algoj, konkoj ktp. La komercaj subjektoj inkluzivas entreprenojn, sociajn organizojn kaj iujn partiojn en justicaj kazoj.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
