Shaanxi: 36 000 kurantoj ekkuras en maratono de Xi'an

BY:Xie RuifengOctober 22, 2026

La 18-an de oktobro, je la 7-a kaj 30 minutoj, ekkuris la partoprenantoj de la Maratono de Xi'an, ĉefurbo de Shaanxi-provinco. La 36 000 kurantoj startis ĉe la Yongning-pordego de la antikva urbomuro, ili estas maraton-amatoroj el diversaj lokoj de la lando.





La Maratono de Xi'an funkcias kiel vizitkarto pri sportoj de la urbo, kaj ĉi-jare ĝi okazis la naŭan fojon. Oni okazigis maratonon kaj duonmaratonon por la konkurso. De la startpunkto al la fina celo, laŭla itinero situas la Sonorilturo, Daming-palaco kaj aliaj antikvaj konstruaĵoj kaj ruinoj. Kurantoj ekiras de la pordego de miljara urbomuro al moderna urboregiono, ilia kurado konektas la antikvecon kaj la modernecon de la miljara urbo Xi'an.


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat