Qinling-montaro, situanta ĉe Shaanxi-provinco de Ĉinio, estas kolorita de aŭtuno. La pejzaĝoj altiras vizitantojn el diversaj lokoj.

La aŭtuna etoso fortiĝas, kaj Cuihua-monto de Qinling-montaro surmetas buntajn kolorojn. La surmonta lago spegulas la aŭtunon kaj mirindaj rokoj prezentas elegantecon sub orflava kaj ruĝa koloroj.

La Nanwutai-turismejo de Zhongnan-monto milde malfermas la ĉapitron de aŭtuno. La arbaroj komencas multkoloriĝi, formante poeziajn pejzaĝojn kun nubmaroj.

Kelkdek hektaroj da arbaro en la Taiping-a Nacia Arbarparko baldaŭ komencos koloran festenon, kaj la tuta valo transformiĝos en olepentraĵo, kie ĉiu loko havas propran belecon.

En la Zhuque-a Nacia Arbarparko, la arbaroj laŭtavole surmetas kolorajn vestojn, kaj de la montpiedo ĝis la montpinto, malkaŝante unikan belecon.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
