Shaanxi: ĉi-jare pli ol 1.5 milionoj da homfojoj trairis Xi'an-havenon

BY:Xie RuifengOctober 13, 2026

de Qin Sheng


Ĝis la 8-a de oktobro, tra Xi'an-haveno de Shaanxi-provinco trairis pli ol 1.5 milionoj da homfojoj da en- kaj eksterlandaj vojaĝantoj, kaj pli ol 10 mil en- kaj elflugoj. Inter ili, enirantaj eksterlandanoj superis 200 mil, kun jara kresko de 12%; kargoflugoj kreskis je 57%, la kargotransporta kapablo de la haveno stabilas, kaj la disradia kaj konduka rolo de la aviada nodo de la haveno fariĝis pli elstara. Tio signifas, ke la efikeco de la aera silkvoja koridoro de Xi'an-haveno daŭre plifortiĝas.



Samtempe, kun la daŭranta efektiviĝo de la fruktoj de la Ĉin-Centrazia Pintkunveno, la haveno daŭre perfektigas la aranĝon de centr-aziaj flugpunktoj, normale garantias efikan doganan traktadon de centr-aziaj pasaĝeraj kaj kargaj flugoj. Ĉi-jare, la nombro de personoj kontrolitaj ĉe Xi'an-haveno por vojaĝoj al kaj de centr-aziaj landoj kreskis je 68%, kaj la nombro de centr-aziaj flugoj kreskis je 266%. Tio plene montras la nodan valoron de Xi'an en la interkonekto, translima komerco kaj kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Centra Azio.


Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat