Aŭtune, en Yuchan-distrikto de Xi'an-urbo, Shaanxi-provinco, kiu situas ĉe la norda montpiedo de Qinling-montaro, homoj povas ĝue spekti la rizkampojn kaj flari la rizan aromon. Yuchan, kun Laohe-rivero oriente kaj Qinling-montaro sude, estas grava regiono de scienc-teknologia noviga centro de Xi'an; ĉi tie ankaŭ restas multaj historiaj konstruaĵoj, kun profunda kulturo kaj natura beleco.





Yuchan havas vastajn kampojn kaj fekundan grundon, kun pli ol 50 000 mu-oj da kultivata tero. Pli ol 400 mu-oj da rizkampoj de Qushui-a Daoxiang-a Integrita Zono pri Ekologio, Agrikulturo kaj Turismo jam fariĝis konata pitoreska turismejo. En ora aŭtuno, pezaj riz-spikoj fleksas, kaj tavoloj da riz-tigoj ondas sekvante la venton. Kiom bela pejzaĝo!
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
