
La 48-a Monda Kapablo-Konkurso okazis de la 22-a ĝis la 27-a de septembro en Ŝanhajo, kaj la 5-a Tutmonda Ekspozicio pri Cifereca Komerco okazis de la 23-a ĝis la 27-a de septembro en Hangzhou, Zhejiang. Laŭ invito de la ĉina flanko, malajzia ĉefministro Anwar Ibrahim ĉeestis la malferman ceremonion de la Monda Kapablo-Konkurso kaj la malferman ceremonion de la Tutmonda Ekspozicio pri Cifereca Komerco, kaj kirgiza ĉefministro Adylbek Kasimalyev ĉeestis la malferman ceremonion de la Tutmonda Ekspozicio pri Cifereca Komerco.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
