Brazila esperantisto Rafael Henrique Zerbetto kaj vjetnama esperantisto Bui Hai Mung, kune kun aliaj eksterlandaj partoprenantoj, partoprenis programojn pri la kultura heredaĵo de la Granda Kanalo de Ĉinio.
Dum la vizito, ili esploris muzeon, ŝipkluzon, lagon kaj parkon apud la kanalo, lernis pri la historia rolo de la kanalo en transportado kaj akvomastrumado, kaj eĉ provis surmeti Hanfu — tradician ĉinan veston!
Per tiu vojaĝo, ili pli bone konis la historion, kulturon kaj akvoinĝenieran saĝon malantaŭ la Granda Kanalo de Ĉinio.
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
