Shaanxi: Xianyang-a Internacia Flughaveno de Xi'an finis unuan garantion por aviadila eksporto de novenergiaj aŭtoj

BY:Xie RuifengSeptember 22, 2026

de Xu Ying


Lastatempe ĉina aviadilo portanta novenergiajn aŭtojn flugis el la urbo Xi'an, Shaanxi, al Parizo. Gvidata de koncernaj departementoj, la Xianyang-a Internacia Flughaveno unuafoje finis la eksportan garantian servon de novenergiaj aŭtoj, markante novan nivelon kaj konkurencivon de altnivela speciala transportado de la flughaveno.



La novenergiaj aŭtoj estas ekipitaj de grandkapacitaj litiaj baterioj, tio apartenas al specialaj varoj por aviadila transportado, kaj devas obei al striktaj postuloj pri akceptaj normoj, pak-fiksado, por-sekureca regado kaj kvalifik-kontrolo. La glata akcepto de ĉi tiu sendaĵo estas konkreta praktiko de la flughaveno por vastigi la garantian servon de tutaj aŭtoj kaj litiaj varoj. La procezo fariĝos valoraj spertoj por estonteca servado.


Ekde la komenco de kuranta jaro, la Aviadila Loĝistika Kompanio de Okcidenta Flughaveno profundigas la konstruadon de la internacia transporta reto, malfermis novajn internaciajn liniojn al Parizo, Romo, Ateno, Barcelono kaj aliaj, por konstrui efikajn kaj oportunajn aerkanalojn por "ĉina saĝa fabrikado".


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat