de Qin Sheng
La 18-an de septembro la Shaanxi-a Instituto pri Arkeologio publikigis la plej novajn arkeologiajn atingojn: en Weicheng-distrikto de la urbo Xianyang estis malkovrita reĝ-nivela tombo de la malfrua periodo de la Militantaj Regnoj, kaj oni supozas, ke la tomo apartenas al la reĝina patrino Huayang de tiama regno Qin.
La instituto malkovris kaj konfirmis en la vilaĝo Shangzhaoyao de la urbo grandan tombon kun sendependa tombeja ĝardeno. Post multjaraj esplorado kaj elfosado, oni elterigis 258 objektojn (arojn) da antikvaj restaĵoj, inkluzive de argilaĵoj, bronzaĵoj, feraj objektoj, jadaĵoj, agataĵoj, vitraĵoj kaj aliaj; la ekzameno per karbono 14 pri homaj ostoj el la akompanaj tomboj montras la periodon de 389 a.K. ĝis 208 a.K.





Supre estas elterigitaj antikvaĵoj (bildoj de Shaanxi-a Instituto pri Arkeologio)
Surbaze de ĉiuflanka juĝo pri la formo de la tombo, la strukturo de la tombeja ĝardeno kaj la elterigitaj antikvaĵoj, oni konkludas, ke la tombo datiĝas de la malfrua periodo de la Militantaj Regnoj, kaj oni supozas, ke la tomboposedanto estis la laŭleĝa avino de la unua imperiestro de Ĉinio Ying Zheng. Ĉi tio ankaŭ estas la kvara tombeja ĝardeno de la regno Qin malkovrita en Xianyang.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
