Shaanxi: Malfermiĝis la 13-a Silkvoja Internacia Filmfestivalo en Xi'an

BY:Xie RuifengSeptember 21, 2026

La 19-an de septembro en la urbo Xi'an de la provinco Shaanxi malfermiĝis la 13-a Silkvoja Internacia Filmfestivalo, kun la temo "Silka Vojo ligas la mondon, lumo kaj ombro magias en Chang'an".




La filmfestivalo kolektis 2 130 filmojn el 139 landoj kaj regionoj, la nombro de konkurenc-kandidatoj atingis novan rekordon. La ĉefa konkurs-sekcio enhavas tri kategoriojn: dramaj filmoj, dokumentaj filmoj kaj animaciaj filmoj. 23 verkoj konkuros en la finala rondo por la "Ora Silkvoja Premio" ĉe plej bona filmo, plej bona reĝisoro, plej bona aktoro, plej bona aktorino kaj aliaj 6 kampoj. Samtempe estos establita la Premio por Dumviva Atingo en Filma Arto.





La filmfestivalo invitas la plej elstarajn talentulojn el la tutmonda filma kaj televida mondo en la kampoj de teoria esplorado, enhavokreado kaj talentula kultivado. Egiptio estis invitita kiel la ĉefa gastlando. Per aktivadoj kiel ĉin-egipta rondtabla dialogo kaj egipta filmsemajno, la festivalo antaŭenigos la interŝanĝojn kaj interrilatojn de la filma industrio de la du antikvaj civilizacioj, de orientaj kaj okcidentaj artoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat