La kvina volumo de "Xi Jinping: Regado de Ĉinio" devas instigi al pripensado ankaŭ la eŭropajn komunistojn

BY:PietroSeptember 21, 2026

de Massimiliano Ay*


La Komunista Partio de Ĉinio kun siaj 101 286 000 membroj ekzistas 105 jarojn kaj administras la landon ekde 1949. Gvidi ĉi tiun imponan organizon estas ne nur konstanta defio, sed ankaŭ kompleksa tasko, kiun ekde 2012 sukcese plenumas la ĝenerala sekretario Xi Jinping. Estis eldonita la kvina volumo de "Xi Jinping: Regado de Ĉinio": la plena verkaro de liaj paroladoj kaj artikoloj.


La ĝenerala sekretario Xi Jinping klare komprenas, ke por administri tiel grandegan landon necesas eviti la plej grandan riskon.  


Tiu risko ne nepre venas de ekstere, sed ankaŭ de interne, ne nur per reviziismaj fenomenoj sur la ideologia nivelo kaj oportunismaj en la aplikado de la politika linio, sed ankaŭ per egoismaj, individuismaj kaj rilataj kondutoj, kiujn la merkato kaj la ekonomia pordmalfermo kunportas: la korupto, la perdo de la originaj aspiroj de la ĉina revolucio kaj la burokratia malkonekto inter la partio kaj la popolo.  


Por eviti ĉion ĉi, necesas sistemigi ne nur la teorion, sed ankaŭ la praktikajn spertojn, kiun la Komunista Partio de Ĉinio akumulis tra la jardekoj kaj la diversaj historiaj epokoj.  


Tio precipe gravas por la oficperiodo de kamarado Xi Jinping, kiu gvidas la landon en ege turbula historia momento, kiam la usoncentra, atlantika unupoluseco malkreskas favore al la emerĝantaj nacioj, kiuj nun konstruas la plurpolusan mondon.


Ĉi tiu transira fazo kunportas ankaŭ riskojn: de la ekonomi-komercaj (oni pensu pri la usonaj dogantarifoj aŭ pri la tiel nomata eŭropa "risko-redukto" kun sinofobia fono) ĝis la militaj.  


Estus ja naive kredi, ke la imperiismo spacece akceptos rezigni pri sia hegemonia rolo kaj ke oni povus do bridi ĝin nur per komercaj aferoj. Tial estas unue kaj ĉefe necese, ke la stabileco de Ĉinio estu ĉiam garantiita; sed por atingi tion, kamarado Xi Jinping klare konscias, ke oni devas protekti la internan solidecon de la Komunista Partio de Ĉinio.


En tiu ĉi perspektivo, la kvina volumo de "Xi Jinping: Regado de Ĉinio" donas tre valorajn ideojn. Sufiĉas pensi pri la ampleksa ĉapitro pri la jura certeco: Ĉinio ja, per la adopto de la nova Civila Kodo bazita sur la romia jura tradicio, faris grandegajn paŝojn antaŭen en la kampoj de la memregado kaj de la sistema demokratio.  


Tio ebligas modernigon de la socialismo kaj samtempe donas al ĝi rolon en la difino de jura ŝtato. Tio krome kongruas kun la ĉina diplomatia praktiko, kiun gvidas ekvilibro kaj profunda respekto al la internacia juro.


Sed en la volumo ni trovas ankaŭ aliajn inspirojn de malsama naturo, kiuj tuŝas ekzemple la ideologian aspekton: precipe la tiel nomatajn "du integriĝojn", kapablajn adapti la teorion al la praktiko en la nova historia epoko. Temas pri elemento, pri kiu la eŭropaj komunistoj ankoraŭ havas multon por studi.


Kamarado Xi Jinping ja instruas, ke al la unua integriĝo, kiu ligas la marksismon kun la konkreta realo, en kiu oni agas, necesas nun aldoni duan integriĝon, kiu kombinas la sciencan socialismon kun la tradicia kulturo, en lia kazo, la ĉina.  


Valorigi ne nur la patriotan elementon, sed ankaŭ la esencon de la propra jarmila civilizacio kaj de la naciaj/popolaj tradicioj, efektive formulas la kompaktecon de la popolaj amasoj kaj pligrandigas ilian revolucian forton; samtempe, tio konsistigas formon de rezisto kontraŭ la hegemoniaj influoj de la liberala kulturo, kiujn la imperiismo kaj la monda kapitalismo trudas per ĉiam pli granda agresemo.


*Massimiliano Ay, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Svislando


Esperantigita de Chen Meibao

Projektita de Chen Ji






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat