La Templo Mati, ankaŭ konata kiel Templo de Ĉevala Hufo, situas ĉe la piedo de la montaro Qilian en la distrikto Sunan de la urbo Zhangye en la provinco Gansu de nordokcidenta Ĉinio.
Formiĝinta dum pli ol 1 600 jaroj ekde la periodo de la Dek Ses Regnoj, ĝi estas unu el la "Tri Grandaj Artaj Trezoroj de Budhismaj Sanktaj Lokoj en Hexi-Koridoro", apud la grotaroj Mogao kaj Yulin. La nomo venas de legendo pri ĉiela ĉevalo, kiu lasis hufosignon sur roko.

Enirejo al la kaverno Tridek Tri Ĉieloj

Hufosigno sur roko, laŭlegende, farita de ĉiela ĉevalo

Bela budha statuo ĉe la Halo de la Staranta Budho

La kavernaro rigardata de distance
Tie ankaŭ troviĝas pluraj aliaj allogaĵoj, inter ili estas la kaverno "Tridek Tri Ĉieloj", ĉizita rekte en la klifon. Ĝi havas sep ĉefajn partojn: la Grotoj de la Tridek Tri Ĉieloj, Groto de Mil Budhoj, Halo de la Tibeta Budho, Halo de la Ĉevalo, Templo de Venko, Templo Puguang kaj la tri Grotoj de Avalokiteŝvaro.
Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
