Lastatempe, Rafael Henrique Zerbetto, ĵurnalisto de El Popola Ĉinio, spertis la pupteatraĵon de la trupo Familio Shao. Ĝi estas bastona pupteatro de Ganzhou, Zhangye, Gansu-provinco, enlistigita en la duan provincan liston de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Gansu en 2008. La artistoj movas la pupojn per tri bastonoj kaj plenumas kantadon, deklamadon, aktoradon, luktadon kaj muzikadon. Inspirite de la kolorŝmiritaj vizaĝoj de la Pekina Opero kaj de tradiciaj operprezentadoj, ili kreas mirindajn scenojn. Venu al Ganzhou kaj ĝuu la unikan ĉarmon de ĉi tiu pupteatraĵo!