La 7-an de septembro la brazila ambasadorejo en Pekino okazigis akcepton por invititoj, kun ĉeesto de reprezentantoj de la ĉina registaro, de diversaj diplomatiaj misioj en Ĉinio kaj de reprezentantoj de la civila socio, por festi la 204-an datrevenon de la sendependiĝo de Brazilo.

Brazila ambasadoro Marcos Galvão parolas en la evento.
En sia parolado, la brazila ambasadoro en Pekino, Marcos Galvão, emfazis, ke la sendependeco, kiun brazilanoj ĉiujare festas, "estas centra valoro, kiun ni ĉiutage praktikas kaj por kiu ni laboras ĉiutage".
"Ni konstante batalas por certigi, ke brazilanoj estu liberaj fari, sur ĉiuj kampoj, siajn proprajn politikajn, ekonomiajn kaj evoluajn elektojn, kaj por demokratie difini nian destinon," substrekis la ambasadoro.
Galvão rememorigis al la ĉeestantoj, ke Brazilo prepariĝas por balotado, per kiu la brazila popolo elektos siajn gvidantojn en pluraj plenumaj kaj leĝdonaj postenoj, kaj ke la voĉoj estos kalkulitaj per sekura kaj fidinda metodo ene de nur kelkaj horoj.
"Tio estos la deka fojo, ekde la reveno de Brazilo al la demokratia reĝimo, kiam ni havos liberajn kaj rektajn prezidantajn elektojn, kaj la lando celas antaŭeniri sur la demokratia vojo. Por tio estas grave alfronti la defion certigi, ke ĉiuj brazilanoj havu aliron al la ŝancoj kaj al la vivnivelo, kiun ili aspiras atingi. Pro tiu kialo, disvolvado devas esti la konstanta kompaso de la brazila ekstera politiko", konkludis la ambasadoro.
Galvão ankaŭ parolis pri la Ĉin-Brazila Kultura Jaro, pri ĉinaj rektaj investoj en Brazilo, pri la telefonaj interparoloj inter la prezidantoj Lula kaj Xi Jinping, kaj pri la vizitoj de 11 brazilaj ministroj al Ĉinio ĉi-jare.
Cai Wei, vicministro pri eksteraj aferoj de Ĉinio, parolis nome de la ĉina registaro. Li komencis sian paroladon asertante, ke Brazilo, dum pli ol 200 jaroj da sendependeco, sekvis vojon de memfortigo, disvolviĝo kaj revigliĝo.

Cai Wei, vicministro pri eksteraj aferoj de Ĉinio, parolas en la evento.
"Sub la gvido de prezidanto Lula, la brazilaj registaro kaj popolo firme defendis la suverenecon kaj dignon de la nacio, aktive esploras evoluvojon kongruan kun la naciaj realaĵoj kaj ludas gravan rolon sur la internacia scenejo," diris la vicministro.
Cai Wei ankaŭ emfazis la telefonajn interparolojn inter la prezidantoj Lula kaj Xi Jinping, dirante, ke gravaj komunaj konsentoj estis atingitaj, kio antaŭenigis la disvolviĝon de la duflankaj rilatoj, kiuj daŭre sekvas bonan vojon ekde kiam ili estis establitaj antaŭ 52 jaroj.
Li substrekis la sinergiojn inter la evolu-strategioj de la du landoj, kiuj alportas konkretajn rezultojn en sektoroj kiel infrastrukturo, fabrikado, sano, energia transiro, financa kunlaboro kaj scienco, teknologio kaj novigado.
La politiko pri senvizaj vojaĝoj por turismo, negocoj kaj familiaj vizitoj, adoptita de ambaŭ landoj, ankaŭ estis menciita, ĉar ĝi faciligas la profundigon de interŝanĝoj inter la du popoloj ĝuste nun, kiam okazas pluraj agadoj kadre de la Ĉin-Brazila Kultura Jaro.

Vicministro Cai Wei, brazila ambasadoro Marcos Galvão kaj lia edzino Ana Galvão, tostas celebre al la 204-a datreveno de brazila sendependiĝo.
"La mondo travivas profundajn kaj kompleksajn ŝanĝiĝojn. Unuflankismo denove plifortiĝas, ekonomia tutmondiĝo alfrontas kontraŭajn ventojn, kaj la internacia ordo suferas grandajn batojn," klarigis Cai Wei antaŭ ol fini sian paroladon esprimante sian subtenon al reciproka profito, plurflankismo kaj la legitimaj interesoj de la evoluantaj landoj.
Raportis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
