
La 31-an de aŭgusto ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun kirgiza prezidento Sadyr Japarov en Kirgizio. Li diris, ke Ĉinio pretas labori kun Kirgizio por pli bone aranĝi disvolvajn strategiojn, profundigi interŝanĝojn de spertoj pri administrado, liveri pli da veraj kaj alireblaj rezultoj de praktika kunlaboro, kaj fari esencan progreson en konstruado de ĉin-kirgiza komunumo kun komuna estonteco.
Sekve, Xi Jinping kaj Sadyr Japarov atestis interŝanĝon de kunlaboraj dokumentoj, kaj subskribis duflankan traktaton pri eterna bonnajbareco, amikeco kaj kunlaboro.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
