La 30-an de aŭgusto la Ministerio pri Kriza Administrado informis, ke laŭ la plej nova surloka monitorado pri la ŝlimflua katastrofo en la landlima haveno Gyirong en Xizang-a Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, la nova barlago, kiu formiĝis pro antaŭa terŝoviĝado, jam nature superfluis kaj baldaŭ malpleniĝos. La savado nun aktive daŭras.
Laŭ la antaŭa informo de la ministerio, en la vespero de la 29-a de aŭgusto, surlokaj monitoraj flugrobotoj malkovris, ke estiĝis nova bara maso formante novan barlagon je 2.8 kilometroj malsupre de la barlago en Shigatse en la gubernio Gyirong pro terŝoviĝado. La ministerio tuj kunvokis fakulojn por pritaksi kaj analizi, kaj translokigis la savistojn al sekuraj lokoj.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
