
La 26-an de aŭgusto ĉina prezidanto Xi Jinping ordonis plenforte serĉi kaj savi homojn, kiuj malaperis en ŝlimfluo en Nepalo kaŭzinte katastrofon al la landlima haveno Gyirong en la Xizang-a Aŭtonoma Regiono de Ĉinio.
Li alvokis por evakui loĝantojn en risko kaj provizi ĝustatempan medicinan helpon al la vunditoj. En la instrukcioj, li emfazis plifortigi monitoradon kaj fruan averton, certigi sciencajn savoperaciojn kaj gardi kontraŭ sekundaraj katastrofoj.
Ĉina ĉefministro Li Qiang vizitis Gyirong por direkti la savadon kaj helpadon.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
