Poŝtoficejo ŝanĝis la historion de Ĉinio

BY:Rafael Henrique ZerbettoAugust 20, 2026

Unu el la vizitindaj lokoj de la Ruĝarmea Strato en Hadapu, Gansu-provinco de Ĉinio, estas antikva poŝtoficejo, kie la ĉina ruĝa armeo akiris gravajn strategiajn informojn dum la Longa Marŝo. Tio ŝanĝis la vojon de la Longa Marŝo kaj la historion de la lando.


Fasado de la poŝtoficejo


En la poŝtoficejo oni povas aĉeti lokajn produktojn kaj ankaŭ koni la historion de Longa Marŝo.


La ruĝa armeo alvenis en Hadapu en septembro 1935. Tiam la soldatoj havis malmultajn provizaĵojn kaj ne estis klara la celloko de la marŝo. Pro tio, ke de antikveco Hadapu estas itinero kunligante plurajn komercajn itinerojn, ĝi ĉiam ludis gravan rolon por informi vojaĝantojn pri la lastaj novaĵoj. Tie la ruĝa armeo sukcesis trovi multajn freŝe publikigitajn gazetojn kaj ĵurnalojn.


Ŝeloj de la Respubliko de Ĉinio estas eksponataj tie.


Statuo eternigas la momenton, kiam Mao Zedong informiĝis pri la stato de la ruĝa bazo en norda Shaanxi.


Per legado de unu el tiuj ĵurnaloj, Mao Zedong kaj aliaj gvidantoj de la Longa Marŝo informiĝis pri tio, ke en la norda parto de la provinco Shaanxi estis ne nur relative granda bazo de la ruĝa armeo, sed ankaŭ, ke tiu bazo estis tre vigla kaj forta. Tiu malkovro donis esperon kaj ĝojon al la ruĝa armeo, kaj norda Shaanxi fariĝis la celloko de la Longa Marŝo.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat