La 12-an de aŭgusto ĉina eksĉefministro Zhu Rongji forpasis en Pekino je la aĝo de 98 jaroj. Li servis kiel membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la 14a kaj 15a Centraj Komitatoj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

La 18-an de aŭgusto liaj restaĵoj estis kremaciitaj en Pekino. Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj aliaj altrangaj gvidantoj de KPĈ kaj de la ŝtato, inkluzive de Li Qiang, Zhao Leji, Wang Huning, Cai Qi, Ding Xuexiang, Li Xi kaj Han Zheng, adiaŭis Zhu Rongji ĉe la Revolucia Tombejo Babaoshan.
Estis duonhisita ĉina nacia flago ĉe la placo Tian'anmen la 18-an de aŭgusto por funebri la forpason de Zhu Rongji.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
