"Esperanto kaj Ĉinio" de la 111-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Graz, Aŭstrio

BY:August 4, 2026

Posttagmeze de la 2-a de aŭgusto, dum la 111-a Universala Kongreso de Esperanto en Graz, Aŭstrio, la ĉina Esperanto-delegacio organizis la programon "Esperanto kaj Ĉinio". Ĉe la evento partoprenis preskaŭ 100 reprezentantoj el pli ol 20 landoj.


Surloke de la agado


La agadon gvidis la Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG), kaj organizis la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kaj la Ĉina Azia-Pacifika Centro de ĈIKG. Ĉe la evento ĉeestis Yu Tao, vicprezidanto de ĈIKG kaj komitatano A de UEA; SO Jinsu, vicprezidanto de UEA; Gong Xiaofeng kaj François Jacomot, membroj de la estraro de UEA; Yang Jianping, vicprezidanto de ĈEL kaj direktoro de la Ĉina Azia-Pacifika Centro de ĈIKG; Huang Xiaolong, prezidanto de la Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio; Alexandra Madella, vicprezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI); kaj Ewald Schick, prezidanto de la loka kongresa komitato de Graz. La agadon prezidis Chen Ji, ĝenerala sekretario de la ĈEL.


Yu Tao parolas en "Esperanto kaj Ĉinio".


En sia parolado, Yu Tao diris, ke la kongresa temo "Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo" pozitive respondas al la iniciato de Unuiĝintaj Nacioj proklami 2026 kiel "Internacian Jaron de Volontuloj por Daŭripova Evoluigo", montrante la komunan spiritan aspiron de homaro al kunlaboro kaj reciproka helpo. Li emfazis, ke ĉina prezidanto Xi Jinping tre alte taksas volontulan servon kaj plurfoje laŭdis la volontulojn. Li indikis, ke en la nuntempa mondo Esperanto ludas neanstataŭeblan rolon en internaciaj rilatoj. La Ĉina Internacia Komunika Grupo, kiel la supera instanco de Ĉina Esperanto-Ligo, kune kun UEA kaj multlandaj Esperanto-organizoj, konstruas pontojn por interkora konektiĝo, kaj daŭre ludigos la rolon de Esperanto por kunigi tutmondajn volontulajn fortojn, profundigi kulturajn interŝanĝojn, kontribui al daŭripova evoluigo, antaŭenigi reciprokan komprenon, kaj akceli la diversecon kaj komunan prosperon de civilizacioj.


SO Jinsu parolas dum "Esperanto kaj Ĉinio". (fotita de Huang Xiaolong)


SO Jinsu alte taksis la agadon "Esperanto kaj Ĉinio" en la kongreso de Graz, kaj plene agnoskis la daŭrajn pozitivajn kontribuojn de ĉinaj esperantistoj al la internacia Esperanto-movado. Li diris, ke la volontulaj agadoj en la kampo de Esperanto en Ĉinio starigis bonan ekzemplon por la tuta mondo. Ĉu temas pri la tradukado kaj eldonado de la revuo UNESKO-Kuriero, ĉu pri la organizado de diversaj internaciaj Esperanto-agadoj — ĉio tio plene montras la altan profesian kompetentecon kaj sindoneman spiriton de ĉinaj esperantistoj. Li esprimis esperon, ke ĈEL kaj UEA daŭre profundigos praktikan kunlaboron, kune ludigos la unikan pontan rolon de Esperanto, antaŭenigos transkulturan interŝanĝon kaj volontulan servon, kaj kune kontribuos al la realigo de la Celoj de Daŭripova Evoluigo.


Prezidanto de la loka kongresa komitato de Graz, Ewald Schick, varme bonvenigis la okazigon de "Esperanto kaj Ĉinio". Li emfazis, ke kiel historia kaj kultura urbo, Graz estas honorita gastigi la kulturan montron de ĉinaj esperantistoj. Samtempe okazanta ekspozicio de fotoj memoriganta la 55-an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstrio retrorigardis la vojon de amikeco inter la du landoj kaj malfermis novan ĉapitron de homaj interŝanĝoj. La volontula spirito konstruas pontojn por dialogo inter civilizacioj; diversecaj kaj inkluzivaj intercivilizaciaj interŝanĝoj certe kontribuos al monda paco kaj komuna prospero.


Dum la agado okazis ankaŭ la inaŭgura ceremonio de la fotografia ekspozicio "Kundividu Fruktojn de Civilizacioj·Marŝu kune kun Volontuloj" kaj la debuto de la Esperanta versio de "Ŝlosila Vortoj por Kompreni Ĉinion: Origino kaj Nuntempa Signifo de Ĉina Filozofio".


Ĉinaj kaj eksterlandaj invititoj kune inaŭguras la fotografian ekspozicion "Kundividu Fruktojn de Civilizacioj·Marŝu kune kun Volontuloj".


Yu Tao kaj Yang Jianping donacas librojn al la estraro de UEA


Yu Tao kaj Yang Jianping donacas librojn al la Esperanto-Muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko.


Dum la agado, oni projekciis specialan filmeton pri la ĉina Esperanto-movado en 2026. Gong Xiaofeng prezentis la funkciigan modelon de la interreta Esperanto-legklubo kaj la praktikan sperton pri lingvoinstruado. Jiao Xiyang, per surloka prezentado kaj prelego, rakontis al esperantistoj el diversaj landoj pri sia persona sperto de transkulturaj interŝanĝoj pere de Tajĝiĉjuano, kaj klarigis la orientan filozofion enhavitan en la ĉina Tajĝi-kulturo.


Yu Tao dankas la volontulojn de UNESKO-Kuriero. (fotita de Huang Xiaolong)


Yang Jianping publikigas la Esperantan version de "Ŝlosila Vortoj por Kompreni Ĉinion: Origino kaj Nuntempa Signifo de Ĉina Filozofio".


Chen Ji prezidas la programon "Esperanto kaj Ĉinio". (fotita de Huang Xiaolong)


La partoprenantoj diris, ke la programo "Esperanto kaj Ĉinio" de la kongreso estas riĉenhavaj kaj diversformaj, permesante al ĉiuj rekte kaj profunde kompreni la evoluon de la ĉina Esperanto-movado kaj aŭtentike senti la unikan ĉarmon de la ĉina kulturo. La reprezentantoj esprimis esperon pri daŭra okazigo de tiaj homaj interŝanĝaj agadoj, por ke Esperanto kiel lingva ponto portu pli riĉajn kaj kolorplenajn civilizaciajn fruktojn, kaj daŭre konstruu amikajn ligilojn por esperantistoj el diversaj landoj por konatiĝi, lerni unu de la alia kaj interŝanĝi spertojn.


Komuna foto de la partoprenantoj (fotita de Huang Xiaolong)


La 111-a Universala Kongreso de Esperanto okazas de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2026 en Graz, Aŭstrio, kun la temo "Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo". "Esperanto kaj Ĉinio" estas marka eksterlanda komunikada programo kreita de ĈEL sub ĈIKG. Ekde sia fondiĝo en 2009, ĝi dediĉas sin al montro de elstara ĉina kulturo kaj antaŭenigo de intercivilizaciaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Dum pli ol dek jaroj, la agado, per sia zorge planita enhavo kaj diversecaj prezentformoj, rikoltis vastan aplaŭdon de esperantistoj el la tuta mondo, kaj ĝia marka altireco daŭre kreskas.





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat